Josef Gabriel Rheinberger: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 6:
Josef Gabriel Rheinberger, naskita en Vaduz en la jaro 1839, jam junaĝe montris eksterordinaran muzikan talenton. Jam sepjara li servis kiel orgenisto en sia hejmloko kaj en la aĝo de dek du li ricevis edukadon ĉe la konservatorio en Munkeno, kie li baldaŭ superis siajn kunstudentojn kaj jam kreis multajn verkojn. Kiam li havis 19 jarojn, la konservatorio proponis al li postenon kiel docento por pianludo, orgenludo kaj kompozcio, kiun li plenumis ĝis mallonge antaŭ sia vivofino.
 
Sen multe varbi pri si mem, Rheinberger apartenis al la sukcesaj komponistoj siatempaj, kiun multaj eldonistoj, muzikistoj kaj ĥoroj komisiis pri komponado. Kiel kortega orkestresto de la bavara reĝo Ludoviko la 2-a li tenis centran pozicion ene de la katolika sakrala muziko en Germanio. Li komponis latinajn mesojn kaj motetojn, kiuj pro sia sendependeco de la restriktaj normoj de la cecilianaj reformistoj de la sakrala muziko siatempaj. Kiel kompozicio-docento ĉe la munkena konservatorio li estis eminentulo tutmonde altranga. Al liaj lernantoj apartenis i.a. [[Hans von Koessler]], [[Engelbert Humperdinck]], [[Ermanno Wolf-Ferrari]] kaj [[Wilhelm Furtwängler]] kaj tuta generacio de junaj usonaj komponistoj (ekz. [[Horatio Parker]] kaj [[George Chadwick]]). Multaj dekoracioj (inter ili ''Ritterkreuz vom Orden des heiligen Gregor'', ''Komturkreuz des Bayerischen Kronenordens'', [[Honora doktoreco|doktoro pro honoro]] de la universitato de Munkeno) respegulas la sukceson de la naskita liĥtenŝtejnano.
 
Ekde 1867 Rheinberger estis edzo de la poetino [[Franziska von Hoffnaaß]] („Fanny“), kiu verkis tekstojn por kelkaj el liaj voĉkantaj verkoj (inter ili la kantato „Der Stern von Bethlehem“).