Nine Inch Nails: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
Nine Inch Nails estas anglalingve kantanta grupo kaj ĝia nomo tradukiĝas en tiu lingvo «Najloj de naŭ [[colo]]j» aŭ alternative «Ungoj de naŭ coloj», la vorto ''nail'' estante dusignifa. Naŭ coloj egalas proksimume 22 centimetroj kaj multaj retaj diskutoj polemikis pri la signifo de tiu nomo (la najloj estus referenco al la krucumado de Jesuo Kristo, la ungoj aludos tiuj de [[Freddy Krueger]], ktp...). La elpensinto Reznor klarigis al komunikiloj ke li malŝatas gruponomojn kaj ke li elektis tiun ĉi el 200 ideoj. «''Ĝi aspektis grafike bonega kaj facilis mallongigi ĝin. Ĝi ja havas nenian laŭvortan sencon. Ĝi ŝajnigas timiga, malmola kaj vireca! Estas malbeno elekti gruponomon.''<ref>[http://www.theninhotline.net/archives/articles/axc94a.shtml Anglalingva intervjuo de la revuo ''Axcess magazine'']</ref>»
 
=====Kariero kun muzikeldonejoj=====
La unua albumo de NIИ, ''Pretty Hate Machine'', aperinta en la [[20-a de oktobro|20-an de oktobro]] [[1989]] estas agresema, ardoplena kiel la unuaj pecoj ''Head like a hole'' aŭ ''Terrible lie'' (senpera kaj kolera ĝemo al Dio) kiu rekte celas la tripojn antaŭ la kapo, sed jam lasas vidigi emon al depresio kaj malbonfarto en pli trankvilaj pecoj.
 
Linio 30:
Post ses jaroj, NIИ revenas kun nova albumo, ''With Teeth'', laŭdita de la kritikoj, kiun li grandparte memfaris; la aliaj membroj foriris dum la longa paŭzo 1999-2005. Por la posta turneo, li dungis [[Jeordie White]], alinome Twiggy Ramirez, forlasinte Marilyn Manson. Por la unua fojo, la tekstoj ekhavas politikan dimension en ''The Hand that Feeds'': «Ĉu vi mordos la mano kiu nutras?» ; temas pri nevualita akuzado de la administracio de [[George W. Bush]]. Li daŭrigas sian maltrankvilecon kaj kritikadon en la koncepta albumo ''Year Zero'', aperinta du jaroj poste flanke de samnomata [[ludo de alterna realeco]], kiun li ludas kun sia publiko per signoj spureblaj en sia [[retejo]], siaj [[koncertoj]], ktp... La ludo temas pri «[[George Orwell|Orvela]] bildo de Usono ĉikaŭ la jaro [[2022]]».
 
=====Kariero sendepende kaj rete=====
Trent Reznor estas iele aŭtonoma depost [[1992]], kiam li kreis ''Nothing Records'', malgranda [[muzikeldonejo]] ne tute sendependa ĉar fakte estrita de granda eldonejo ''Interscope Records'', siavice estrita de la giganto [[Universal Music Records]]. ''Nothing Records'' estis malkreita en frua [[2004]]. En majo [[2007]], Trent Reznor malestimis na Universal pro antaŭaj kvereloj pri siaj politikaj kaj kontraŭ-registaraj sintenoj kaj aperte kulpigis la eldonejon vendi siajn albumojn je tro alta prezo. <ref>[http://web.archive.org/web/20070517041353rn_1/nin.com/tr/ Reteja arĥivo]</ref> Li eĉ kuraĝigis sian publikon pirate akiri sian pecojn <ref>[http://www.theninhotline.net/news/archives/backissue.php?y=07&m=9#1189989696]</ref>.