Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

==Ridinda reviziado==
[[Vikipediisto:Roberto]] hodiaŭ aldonis la "frazon" multloke '''Estas gastiganto de Pasporta Servo tie''': ekz. [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Spokane_(Va%C5%9Dingtonio)&curid=50468&diff=2179646&oldid=1979118 ] Poste, la programo aldonas al la historio de la artikolo, ke la kontibuo estis [reviziita de Roberto]. Tion mi trovas ridinda. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 12:22, 17. Feb 2009 (UTC)
:Kial vi tion trovas ridinda? Ĉu pasporta servo estas ridindaĵo? 90% de la legantaro de Esperanto-vikipedio estas esperantistoj, por kiuj informo, ke en certa urbo ekzistas gastiganto de pasporta servo ja estas tute interesa, pli interesa ol la partio de la urbestro aŭ la dato de la fondiĝo de la koncerna urbo (informojninformoj, kiuj en multaj pri-urbaj artikoloj aperas, kaj neniam estis disputitaj kiel ridindaj)! Estas via persona opinio, ke tiu-ĉi informo estas malinteresa. Ni povas diskuti la formon, en kiu ĝi aperu. La informo eventuale pli bone troviĝu en informkesto pri la urbo. Tamen la informo ja estas vera, kaj ne temas pri politika nek pri religia propogando. [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 00:46, 17. Mar 2009 (UTC)
 
==Defaultsort==