Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

944 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
 
Mortonte, Mansio Serra de Leguizamón, unu de la konkeristoj de Peruo, esprimis sian bedaŭron por la maljusta detruo de la inkaa socio. Aliaj hispanoj kiuj ne estis nepre membroj de la klerularo, kiel Sahagún, kiu enamiĝis je la azteka kulturo, kaj eĉ inter la konkeristoj [[Bernal Díaz]], kiu estis kun Korteso, kortuŝiĝis ĝis kompari la tragedion de Meksikio kun la [[Milito de Trojo|Falo de Trojo]]. La fakuloj kiuj kontraŭas la tendencojn ''indiĝenistajn'' defendas ,ke la indiĝenoj akceptis vole la hispanan kulturon kaj ke la indiĝenaj virinoj ankaŭ laŭvole seksumis kun la konkeristoj kaj kreis novan miksitan etnon.
 
== Trovo de palisumitaj personoj kaj strangolitaj dum la konkero ==
En [[2007]] oni trovis akcidente la mortajn restaĵojn de 70 personoj ĉe la urbo de [[Lima]] kiuj ŝajne mortiĝis dum [[1536]], kaj ĉe la kadavroj oni trovis restojn de eŭropa armilaro, kaj evidentaĵon ke multaj el ili estis palisumitaj aŭ strangolitaj. Oni ne sciis dekomence ĉu temas pri kolonoj aŭ kolonigitoj. La trovaĵo korespondas kronologie al la epoko de la defendo de la kolonia urbo de [[Lima]] fondita de [[Francisco Pizarro]], defendita kun siaj indiĝenaj aliancanoj kaj sieĝita tiam de la militaj fortoj de la [[Inkaa Imperio]], kaj estis unu el la plej antikvaj evidentaĵoj [[Arkeologio|arkeologiaj]] pri kiel okazis kelkaj militaj eventoj de la Konkero de Ameriko, kiu estis eĉ pli kruela en Ĉilio.<ref>En [[National Geographic]], "''Shot by a Conquistador''" (en esperanto "Pafita de konkeristo"), p. 28, vol. 212, [[julio]] de [[2007]].</ref>
 
==Notoj==
Sennoma uzanto