Fonduo: Malsamoj inter versioj

1 806 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
==Alkoholo en la fonduo forvaporiĝas==
Por personoj, kiuj pro religiaj kialoj ne devas trinki [[alkoholo]]n necesas konstati, ke la alkoholo dum la kuirado de la fonduo praktike komplete forvaporiĝas kaj tial la fonduo mem, kiam oni ĝin manĝas, tute ne posedas ebriigan efikon. Do eĉ infanoj senprobleme povas ĝui. Kelkaj personoj povas alergie reagi al la fondumiksaĵoj. La simptomoj estas forta malvarmumo la postan tagon. Al tiuj personoj estas rekomendita manĝi nur tre malmulte da fonduo aŭ entute rezigni.
 
==Historio==
La fonduo havas jarcentan tradicion. Sur la [[alppaŝtejo|alppaŝtejoj]] la bovgardistoj vivis somere tre izolitaj. La bazaj nutraĵoj produkteblaj mem en tiuj lokoj estis [[pano]] kaj [[fromaĝo]].
 
Laŭ diversaj tradiciaj rakontoj, kies fontoj tamen malklaras, la [[monaĥo|monaĥo]] dum [[fastado]] ne rajtis manĝi malfluan nutraĵon. Per fandita fromaĝo eblis satiĝi sen rompi la fastoregulojn. En Svislando vaste konata estas la [[mito]], ke la origino de la fonduo estas la [[Laktosupo de Kappel]], kiun la du malamikaj aremoj dum la [[1-a milito de Kappel]] apud [[Hausen ĉe Albis]] kune manĝis, dum la gvidantoj negocadis.
 
La vera origino de la fromaĝfonduo ne estas konata. Kaj svisoj kaj [[Savojo|savojanoj]] (kie la savoja fonduo kiel ''fodnue savoyarde'' estas landa specialaĵo) pretendas, ke ili estas la inventistoj. La fromaĝfonduo kiel svisa nacia menuo ekzistas nur ek de la [[1950-aj jaroj]], kiam ĝi tutsvise konatiĝis pro la enmeto de la menuo en la armeajn kuirlibrojn. la soldatoj kunportis la recepton de la armeservo al siaj familioj, kaj fakte ĝis hodiaŭ la kuirado de la fonduo estas tradicie vira tasko. Rolon, kiun eĉ la virina liberiga movado neniam kontestis.
 
En la jaro 1955 la firmao [[Zingg AG]] surmerkatigis la unuan pretan fonduon. En la [[1970-aj jaroj|1970-aj]] kaj [[1980-aj jaroj]] en Svislando estis farita granda varbokampanjo kun la slogano ''FIGUGEGL'' (mallongigo por la alemana frazo '''''F'''ondue '''I'''sch '''G'''uet '''U'''nd '''G'''it '''E''' '''G'''ueti '''L'''uune'' (kio signifas: ''Fonduo bongustas kaj kreas boan etoson!''). En tiu tempo eblis lui en la fromgaxvendejoj la kahelon, fonduforkojn kaj varmtenilon bonpreze. Tia servo hodiaŭ ne plu ekzistas, ĉar praktike ĉiu svisa familio posedas propran fonduilaron.
 
==Tradicio en la svisa Esperanto-movado==