Uhtred la Kuraĝa: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
En 1006 [[Malkolmo la 2-a (Skotlando)]] invadis Northumbria kaj sieĝis Durham. Tiumomewnte la danoj disrabadis sudan Anglion kaj pro tio la angla reĝo [[Ethelred la Malpreta]] ne povis sendi soldatojn por helpi la northumbrianojn. Waltheof tro aĝis por batali, kaj restis en sia kastelo ĉe [[Bamburgh]]. Aelfhelm, grafo de [[Jorko]], ne sendis soldatojn. Uhtred kunigis armeon kaj tute venkis la skotojn. Virinoj de Northumbria lavis la fortranĉitajn kapojn de skotoj kaj ricevis po unu bovino kontraŭ ĉiu kapo. Oni metis la kapojn sur fostoj sur la muroj de Durham. Ethelred aranĝis la mortigon de Aelfhelm kaj nomumis Uhtred grafo de Northumbria (malgraŭ ke lia patro ankoraŭ vivis) kaj de Jorko. Uhtred forsendis sian edzinon Ecgfrida, kaj edziĝis al Sige, filino de riĉa civitano de Jorko.
 
En 1013 [[Sven Forkbarba]] invadis Anglion, kaj velis al [[Gainsborough (urboLincolnshire)|Gainsborough]]. Tie Uhtred omaĝis al Sven. Ethelred la Malpreta fuĝis al [[Normandio]]. Tamen la 2-an de februaro 1014 Sven mortis kaj Ethelred revenis al sia regno: Uhtred denove omaĝis al Ethelred, kaj trian fojon edziĝis, al Aelfgifu, filino de Ethelred.
 
En 1016 Uhtred subtenis [[Edmundo Ironside]] kiu militis en [[Cheshire]] kontraŭ la danoj. Dume [[Kanuto la 1-a]] invadis [[Jorkŝiron]] kun granda armeo. Konsciante ke mankis al li la rimedoj kontraŭi Kanuton, Uhtred agnoskis lin kiel reĝo de Anglio. Sed, eble post kiam li denove subtenis Edmundon Ironside, Kanuto alvokis lin kaj aranĝis lian survojan mortigon.