Planta eburo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|<center>per ĉizo prilaborita planta eburo kiel suveniro el Namibio '''Planta eburo''', ankaŭ nomata '''''Tagua''''', estas la…
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Suveniro pri Namibio el planta eburo.jpg|thumb|<center>per ĉizo prilaborita planta eburo kiel suveniro el Namibio]]
[[Dosiero:Tagua_fruitTagua fruit.jpg|thumb|<center>frukto de la planta eburo]]
'''Planta eburo''', ankaŭ nomata '''''Tagua''''', estas la semo de palmo, jam konata dum la [[antikva epoko]]. La [[latina]] botanika nomo de la palma specio estas ''Phytelephas macrocarpa'', en Esperanto "planta eburo kun granda frukto". Palmoj de tiu specio aparte kreskas en [[Ekvadoro]], sed ankaŭ en [[Panamo]], [[Kolumbio]], [[Brazilo]] kaj [[Peruo]]. Ili preferas humidajn lokojn kaj kreskas ĝis alteco de 1800 metroj super la [[marnivelo]]. La palmaj folioj, kiuj longas proksimume 6 metrojn kaj larĝas ĝis 1 metron, bone taŭgas por tegi tegmentojn, kaj el la foliaj fibroj produkteblas ŝnuroj kaj balailoj. La [[floraro]] de la pli malofta vira planto estas simpla [[spadiko]] kun floroj proksimaj unu al la alia, kiuj post sia plena malfermo povas disvastigi intensan odoron tra la arbaro. La inaj plantoj produktas ĉiujare proksimume 20 fruktojn en la grandeco de homa kapo, kiuj pendas rekte ĉe la palma trunkto kaj nur rikolteblas per hako de forta tranĉilo. La fruktoj havas plurajn ĉambrojn kaj, en [[pulpo]], entenas po frukto plurajn dekojn da [[nukso]]j, kiuj povas atingi la grandon de kokina ovo.
 
[[Dosiero:Tagua_fruit.jpg|thumb|<center>frukto de la planta eburo]]
 
Post la rikolto, la nuksoj ankoraŭ molas kaj enhavas trinkeblan likvaĵon, kiu acidetas iom kompareble al vino. La nuksoj elektitaj por plua prilaboro plurajn monatojn estas sekigataj per sunradioj. Pli kaj pli ili solidiĝas, ĝis fine ili atingas firmecon kompareblan al osto. Sub bruna-nigra ekstera haŭto nun ekzistas blankeca materialo, simila al [[eburo]], kiun eblas segi, ĉizi, poluri kaj ankaŭ farbigi. Ĝi estas mirige rezista kontraŭ batado aŭ frotado. Se ĝi sen la haŭto estas pli longan tempon eksponata al sunradioj, ĝi iom plimalheliĝas. Per hejtado en fajro eblas al la surfaco doni helbrunan koloron kun iom marmoreca strukturo.