Planta eburo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
La indiĝenoj en la regionoj, kie kreskas la Tagua-palmo, jam ekde multaj generacioj produktas diversajn dekorajn kaj praktikajn aĵojn el ĝi - ekzemple juvelojn, kombilojn aŭ segilojn. Pro la interkontinenta komerco la planta eburo ankaŭ konatiĝis en Eŭropo kaj Azio. Dum proksimume du jarcentoj la plantaj nuksoj estis bonvena anstataŭigo de [[eburo]], kiu protekte al la afrikaj elefantoj ne plu rajtas esti komercata. El planta eburo produktiĝis butonoj, ŝakaj figuroj, ludkuboj, [[pipo|pipaj]] kapoj, infanajn ludilojn kaj multon plian. Famiĝis ankaŭ japanaj miniaturaj ĉizaĵoj nomataj „Netsuke“. Dum la [[1920-aj jaroj]] la produktaĵoj de varoj el planta eburo atingis sian kulminon; tunoj de la materialo transportiĝis al Eŭropo kaj en fabrikoj produktiĝis aparte butonoj el ĝi. Post la [[Dua Mondmilito]] la uzo de la materialo rapide malkreskis, ĉar pli malmulte kostaj plastaj materialoj anstataŭigis ĝin.
 
Dum la [[1960-aj jaroj|1960-aj]] kaj [[19601980-aj jaroj]] la natura materialo kadre de ekologiaj movadoj replipopulariĝis. Povraj kolektistoj de planta eburo estis kuraĝigitaj fondi kooperativojn, artaj konkursoj pri la ĉizado de figuroj kaj juveloj subtenis talentajn ĉizistojn kaj levis la artan metion de prilaboro de planta eburo al internacie rekonita nivelo. Kontraŭe al la uzo de eburo, kies populareco gvidis al drasta malmultiĝo de la elefantoj, la populareco de la Tagua-nukso rekte subtenas la konservon de tropika praarbaro kaj ankaŭ de la bestaroj tie vivanta. Dum la kolekto de la nuksoj la palmoj restas nedifektitaj, kaj male eĉ estas aparte flegitaj, por ke la postkreskanta rikoltaĵo estu abunda. Tie, kie la planta eburo iĝis konvinka ekonomia faktoro por la indiĝenoj, ili forte kontraŭas industriajn penojn malpliigi la tropikan praarbaron.
 
== Retaj ligiloj ==