Edgar Aetheling: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Edgar Aetheling''' (n. ĉ. 1051, m. ĉ. 1126) estis la lasta vira ano de la reĝa familio de [[Wessex]]. La kromnomo ''Aetheling'' signifas ''princon''.
 
Li estis la filo de [[Eduardo la Ekzilito]] kaj Agata. Post la morto de lia patro en 1057, [[Eduardo la Konfesanto]] eble nomumis lin sian heredonton, sed kiam Eduardo la Konfesanto mortis en januaro 1066, Edgar estis ankoraŭ tro juna por defendi la landon kontraŭ invadojn de [[HaroldoHarald la 3-a (Norvegio)]] kaj [[Vilhelmo la Konkerinto]], kaj alia pretendanto al la angla trono, [[Harold la 2-a (Anglio)|Harold]], iĝis reĝo. Post ties morto, Edgar cedis al Vilhelmo la Konkerinto, kiu bone traktis lin kaj retenis lin ĉe sia kortego. Tamen en 1068 Edgar partoprenis malukcesan ribelon de du anglosaksaj grafoj, Edwin kaj Morcar, kaj poste fuĝis al la kortego de [[Malkolmo la 3-a (Skotlando)|Malkolmo la 3-a]], reĝo de Skotlando. Subtenata de Malkolmo kaj aliance al la danoj, li invadis Anglion en 1069 kaj kaptis [[Jorko]]n, sed Vilhelmo pagis monon al la danoj por ke ili eliru de la regno, kaj Edgar denove fuĝis en Skotlandon. Tie li restis ĝis 1072, kiam Vilhelmo kaj Malkolmo eniris pacakordon de kiu unu elemento estis la ekzilo de Edgar. Edgar mem fine faris pacon kun Vilhelmo en 1074 sed neniam tute forlasis la esperon iĝi reĝo de Anglio.
 
Post la morto de Vilhelmo la Konkerinto en 1087, li subtenis la pretendon de [[Roberto Curthose]] al la angla trono, kaj en 1091 li denove fuĝis al Skotlando. Tie li helpis sian nevon [[Edgar (Skotlando)|Edgar]] forpeli [[Donald la 3-a (Skotlando)|Donald la 3-a]] de la skota trono kaj iĝi reĝo de Skotlando.