Fernando la 2-a (Aragono): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 35:
En [[1506]] alvenis al Hispanio la reĝoj Juana kaj Felipe kaj ekis luktado inter la bofilo (helpe de la kastelia nobelularo) kaj la bopatro (helpe de la reprezentantoj de la urboj); tiele Fernando retiriĝis al Aragono kaj Felipe estis proklamata reĝo de Kastilio en Valladolid kiel [[Felipe la 1-a de Kastilio]]. Sed la 25an de septembro tiujare Felipe mortas kaj pro malkapablo de la filino la reĝino Juana, li akceptis denove la regentecon de Kastilio kaj enfermis sian filinon dumvive. Tamen li centriĝis en la italiajn aferojn kaj lasis la regadon de Kastilio al la [[Kardnalo Cisneros]].
 
En sia testamento li lasis ĉiujn siajn posedaĵojn al sia filino kaj la deziron ke en ŝia posteno prenu la povon de la regnoj de Kastilio kaj Aragono lia nepo [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo de Gento]], futura Karlo la 1-a, kaj ĝis lia alveno, li nomumis sian neleĝan filon Alonso de Aragono kiel regento de la regnoj de Aragono kaj la Kardinalon Cisneros kiel regento de Kastilio. Li mortis la 23a de januaro de [[1516]] en Madrigalejo (Cáceres), kiam li estis ĉeestonta la kunvenon de la ordenoj de [[Ordeno de Calatrava|Calatrava]] kaj [[Ordeno de Alcántara|Alcántara]] en la proksima [[Monaĥejo]] de [[Guadalupe (Hispanio)|Guadalupe]].
 
==Notoj==