Naztuko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
=== Luksa akcesoraĵo de la nobeloj ===
[[Dosiero:Diego Velázquez 030.jpg|thumb|<center>la [[infanto|infantino]] Maria Teresa de [[Hispanio]], pentraĵo de [[Diego Velázquez]], ĉ. 1652]]
Ĉirkaŭ la jaro 1447 naztukoj ioimiom post iom iĝis luksa akcesoraĵo de la nobeloj. En italaj vestaĵolistoj el la [[15-a jarcento]] nomatis diversaj tukoj: ''sudarioli'' (ŝvitotukoj), ''paneti'' kaj ''drapeselli'' (tuketoj), ''paneti da naso'' (naztukoj), ''paneti da copa'' (koltukoj) kaj ''fazzoletto'' (dekoraj tukoj). La plej grandan rolon havis la dekoraj tukoj, kiuj ofte estis riĉe broditaj kaj portiĝis malferme en la mano. La plej multekostaj tukoj de tiu speco produktiĝis en [[Venecio]] kaj eksportiĝis al tuta Eŭropo, aparte al Francio.<ref name="loschek"/>
 
Sultano Mehmedo la 2-a Fatih (1432–1481) ĉirkaŭ la jaro [[1453]] en la [[Otomana Imperio]] oficialigis leĝon, laŭ kiu nur li kaj liaj plej proksimaj kunlaborantoj rajtis publike porti naztukojn. Kiu malobeis tiun leĝon, estis karcerigitaenkarcerigita aŭ eĉ mortpunita.
 
[[Katerino de Mediĉo]] dum la [[16-a jarcento]] enkondukis la "tualetan tukon" ĉe la reĝa [[kortego]] de Francio. Ĝi nomiĝis ''mouchoir'' [prononco ''muŝoar''] kaj precipe havis reprezentan celon. Por la forviŝo de naza muko ankaŭ la nobeloj dum tiu epoko ankoraŭ uzis la fingrojn. [[Erasmo de Roterdamo]], kiu laŭ inventario posedis 39 naztukojn, konsideriĝas escepto. La dekoraj tukoj de la damoj estis sorbigitaj per [[parfumo]] kaj kiel ama simbolo donacitaj al sinjoroj. La pola-litova kaj poste franca reĝo [[Henriko la 3-a (Pollando-Litovio)|Henriko la 3-a]] donacis tiajn tukojn al siaj favoratoj<ref name="loschek"/>. Ankaŭ en la aliaj kortegoj de Eŭropo tiaj tukoj ekde la komenco de la [[16-a jarcento]] modiĝis.