Vikipedio: Malsamoj inter versioj

62 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
e
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
===Kvalito===
 
[[image:Wikipedia scale of justice.png|thumb|right|225px|The Wikipedia is governed by the impartiality.]]
 
Kritikistoj asertas, ke permeso redakti Vikipedion fare de kiu ajn farigas ĝin nefidinda. Vikipedio enhavas nenian oficialan dosieron, kiu okupiĝus per verkontrolado de faktoj kaj la redaktantoj mem ne ĉiam devas esti interkonatiĝintaj kun temo, pri kiu ili verkas. En interparolo kun [[The Guardian]] bibliotekisto [[Philip Bradley]] esprimis sin, ke "li ne uzus Vikipedion kaj ke li ne konas eĉ unu bibliotekiston, kiu uzas Vikipedion. Ĉefa problemo estas manko de organoj. De eldonejo de presitaj publikaĵoj eblas atendi garantion, ke iliaj informoj estas fidindaj, ĉar de tio dependas ilia vivtenado. Diference de io tia (Vikipedio), kio bildiĝas sur ekrano." (Waldman, 2004). Simile reagas ankaŭ [[Ted Pappas]], ĉefredaktoro de [[Encyclopaedia Britannica]], kiu diris en The Guardian: "Supozo por Vikipedio estas, ke per iom post ioa plibonigado ĝi perfektiĝos en senerarecon, sed tiu ĉi supozo estas neniel pruvita." Pri Vikipedio kiel pri fonto de informoj esprimis sin [[Danah Boyd]] en la jaro [[2005]]: "Tio neniam estos enciklopedio, sed ĝi enhavos ampleksan konon, kiu estos tute taŭga por aliaj celoj. Sed malgraŭ tio tradiciaj enciklopedioj senĉese enhavas laŭleĝan revokon, kiu proklamas, ke ili rifuzas kian ajn respondecon pri eraroj en publikaĵo."
 
[[image:WM2006 0060.jpg|thumb|225px|right|[[Jimmy Wales]].]]
 
En [[2004]], [[Robert McHenry]], la eksa redaktoro de Encyclopaedia Britannica, en artikolo ''Je fidindeco fondita enciklopedio'' kritikis metodojn kaj verkado kiel: "kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitaj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion... Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de [[publika necesejo]]. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzigi falsan senton de sekureco. Sed la konkretulo neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li." [[Aaron Krowne]] verkis artikolon, kiu rebatis metodojn uzitaj de McHenry nominte ilin "TND" (angle FUD), kio estas komerca mallongigo de "timo, necerteco kaj dubindeco". [[Larry Sanger]], la eksa ĉefrekatoro, kritikis Vikipedion fine de la jaro 2004 pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Revokante al leĝo de Linis pri evoluo de malfermita fonto Sanger antaŭ esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj." La teknologia personeco [[Joi Ito]] skribis pri Vikipedio: "Kvankam dependas de tereno, la demando senĉese restas, ĉu vera estas tio, kio devenas el kredinda fonto aŭ el fonto, kiu rigardis miloj da homoj (kun ebleco de komentario) kaj supervivis." Male, aŭtoroj, kiuj partoprenis en neformala testo pri konstato de kapableco de Vikipedio kapti erarajn informojn, notis, ke: "tio ne estas mekanismo, kiu verkontroligas faktojn, sed prefere tio estas formo de balotsistemo" kaj tiu fakto, kiu videble ne aspektas tre trompige, povas esti akceptita kiel vero.
31

redaktoj