Universitato de Karolo: Malsamoj inter versioj

e
roboto aldono de: csb:Ùniwersitet Karela; cosmetic changes
e (roboto modifo de: ko:카를로바 대학교)
e (roboto aldono de: csb:Ùniwersitet Karela; cosmetic changes)
'''Universitato de Karolo''' ([[latina|latine]] ''Universitas Carolina'', en [[esperanto]] ankaŭ '''Karola Universitato''') estas [[universitato]] en [[Prago]], fondita en la jaro [[1348]] de la [[Listo de Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio|Sankta Romi-Germana Imperiestro]] kaj Reĝo de [[Bohemio]] [[Karolo la 4-a]] (nomata "de Luksemburgio" aŭ "de Bohemio"). Ĝi estas la plej aĝa universitato de [[Mez-Eŭropo]].
 
== Historio ==
Dum la epoko de la fondo de l'universitato, Prago ekfloris kiel ĉefurbo de la Sankta Romi-Germana Imperio. La universitato fondita de Karolo en sia funkcio kiel reĝo de Bohemio en la posta jaro per la diplomo de [[Eisenach]] de 1349 fariĝis "imperia universitato" kaj restis la plej grava de la mezepoka imperio ĝis la skismo komence de la 15-a jarcento. Laŭ la modelo de la (pli malnova) universitato de Parizo ĝi instruis en la klasikaj fakultatoj filozofia, jura, medicina kaj teologia.
 
=== ''Nationes'' ("nacioj") ===
Komence ĝi estis dividita inter kvar t.n. "nacioj" (''nationes'') laŭ la proksimumaj devenaj teritorioj aŭ regnoj de la - nur viraj - studentoj, nome laŭ la "bohemia", "pola", "bavara" kaj "saksa". Ĉiu studento el la Reĝlando Bohemio, ĉu german- aŭ ĉeĥ-lingva, aŭtomate apartenis al la "bohemia nacio". Al la "pola nacio" apartenis ĉiuj studentoj el la eŭropa nordoriento, egale ĉu ili estis civitanoj de la mezepoka pola regno aŭ ne (do ekzemple ankaŭ rusoj), al la "saksa" ĉiuj studentoj el altgermana kaj malaltgermana Nordeŭropo (ekzemple do ankaŭ tiuj el nuntempa [[Nederlando]]) kaj el [[Skandinavio]], al la "bavara" ĉiuj el suda Germanio, hodiaŭa Svislando kaj Italio.
 
En la aŭtonome administrita universitato, ĉiu "nacio" havis po unu voĉo. La ne-bohemaj nacioj kutime voĉdonis kontraŭ la bohema 3:1. La streĉoj inter la "nacioj" fortiĝis, kiam la bohema subtenis la eklezian reform-movadon de [[Jan Hus]], dum la aliaj daŭre restis ĉe [[katolikismo]]. La Karola Universitato estis centro de la husana movado. La bohemaj studentoj atingis, ke la filo de imperiestro Karolo, reĝo [[Venceslao la 4-a]] de Bohemio, per la [[Dekreto]] de ''[[Kutná Hora]]'' (''Kuttenberg'') la [[18-a de januaro|18-an de januaro]] [[1409]] decidis, ke la bohema nacio havos tri voĉojn kaj la aliaj kune unu voĉon. En majo 1409 ĉ. 1000 profesoroj kaj studentoj proteste forlasis Pragon kaj fondis novan universitaton en [[Lepsiko]]. Tiu elmigro kaj la fakto, ke la restintaj bohemoj en 1417 decidis, ke la praga universitato oficiale estus husana, izoligis ĝin de la aliaj (tiuepoke nur katolikaj) universitatoj de Eŭropo. Eĉ katolikaj bohemoj studis ne plu en Prago, sed en eksterlando. Kiel konsekvenco la antaŭa graveco de la Karola universitato perdiĝis.
 
== Universitato de Karolo-Ferdinando ==
En [[1654]] ĝi estis kunigita kun jezuita akademio, fondita en [[1562]], kaj nomita Universitato de Karolo-Ferdinando. Tiun en [[1882]] oni dividis en partoj ĉeĥa kaj germana. En 1920 estis renovigita la nomo Universitato de Karolo.
 
[[ca:Universitat Carolina de Praga]]
[[cs:Univerzita Karlova]]
[[csb:Ùniwersitet Karela]]
[[da:Karlsuniversitetet]]
[[de:Karls-Universität Prag]]
149 238

redaktoj