Panama raspaĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
PaulP (diskuto | kontribuoj)
aldonis ligilojn
Linio 9:
La raspaĵisto plenigas la glason kun siropo ĝis la rando de la papera konuso. Poste li donas al oni suĉpajlon por trinki la siropon el la fundo de la glaso. La pecetoj de glacio, sub la brilanta suno, ŝajnas nun kiel juveloj de la koloro de la siropo. Kiam la siropo estas ruĝa, kiel estas la roz-gusta, la glacio aspektas kiel la koro de granato.
 
Oni povas aldoni "lakton kaj mielon" kun la raspaĵo. Ne temas pri simpla lakto, sed pri sukera densigita lakto, kaj ankaŭ ne pri abela mielo, sed pri densa kaj bruna siropo farita el pura zukosuko de suker-kano. Ili estas verŝitaj kiel likvaj fadenoj sur la raspaĵo. La bruna mielo donas al la raspaĵo salan guston kiu bele kompletas la guston de la dolĉaj lakto kaj siropo.
 
[[Kategorio:PanamoTrinkaĵoj]]
[[en:Snow cone]]
[[es:Granizado]]
[[nl:Schaafijs]]