Arbon (distrikto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
 
==Historio==
En la distrikto Arbon apud la bordo de [[Bodenlago]] jam dum la [[neolitiko]] kaj la [[bronzepoko]] ekzistis homaj setlejoj, kiel diversaj trovitaj ruinoj kaj restaĵoj pruvas. Pro la diversaj trovaĵoj oni parolas pri la [[Arbon-kulturo]]. En [[mezepoko]] la regantoj de la regiono estis unuflanke la [[princabato]] de la [[Monaĥejo Sankt-Galo]] kaj aliflanke la [[episkopo]] de [[Konstanco DE|Konstanco]], inter kiuj ĉiam ekzistis rivaleco. Kiam en la jaro [[1460]] Turgovio estis konkerita de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] la svisoj ankaŭ pri la regiono de Arbon akiris la potencon. Dum la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]] la regiono liberiĝis de la Ĵurkomunumo kaj en la jaro [[1803]] la nova [[Kantono Turgovio]] fondiĝis kaj la distrikto Arbon fariĝis unu el ĝiaj administraj unuoj. En tiu tempo ekzistis la plano aligi la [[enklavo]]n [[HornTG|Horn]] al [[Kantono Sankt-Galo]], sed pro la rezisto de la loĝantoj kaj la apogo el Arbon, Horn fine restis parto de distrikto Arbon kaj Kantono Turgovio.
 
==Komunumoj de la distrikto Arbon==