Florent Schmitt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Florent Schmitt''' (* 28-an de septembro 1870 en Blâmont; † 17-an de aŭgusto 1958 en Neuilly-sur-Seine) estis franca komponisto. == Vivo =…
 
Linio 2:
 
== Vivo ==
Schmitt studis ĉe la Konservatorio de Parizo je ''Albert Lavignac'', ''André Gedalge'', [[Jules Massenet]] kaj [[Gabriel Fauré]]. Li amikiĝis kun sia kunstudento [[Maurice Ravel]]. Schmitt gajnis en 1900 per la kantato ''Sémiramis'' la ''Prix de Rome'' kaj vojaĝis tra Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ekde 1922 ĝis 1924 li estis harmonikinstruisto ĉe la [[konservatorio]] de [[Liono]]. Ekde 1929 ĝis 1939 li laboris kiel muzikredaktisto de la ĵurnalo ''Le Temps''. En 1957 la urbo [[Parizo]] dekoraciis lin per la Granda NuzikMuzik-Premio.
 
La verklisto de Schmitt enhavas 138 verknumerojn samkiel multe pli ol dudek nepublikitajn kommponaĵojn. Lia verkaro ampleksas preskaŭ ĉiujn muzikajn ĝenrojn escepte operoj kaj operetoj. En la unuaj du jardekoj de la 20-a jarcento li apartenis al la gvidaj komponistoj de Francio. Precipe ''Psaume XLVII'' op. 38, ''Le Palais hanté'' op. 49, ''La Tragédie de Salomé'' op. 50 kaj la ''pianokvinteto'' op. 51 estis rilate plievoluinta traktado de harmonio, ritmo, metro kaj takto lige kun eksterkutima ekspresiveco siatempe alte modernaj kaj antaŭis novigojn poste progresigitaj de [[Igor Strawinsky|Strawinsky]] kaj [[Olivier Messiaen|Messiaen]]. Per tio Florent Schmitt estis ĝisfine de la unua mondmilito nepre progresema komponisto. Liaj komponaĵoj enkondukis je tio gradan anstataŭigon de la dominado de la franca [[impresionismo (muziko)|impresionismo]]. Sed li samtempe estis - kvankam elstara - individuisto, kiun ŝajne ne tuŝis la multnombraj direktoŝanĝoj kaj tendencoj de la dudekaj, tridekaj, kvardekaj kaj kvindekaj jaroj. Tiel li kiel komponisto eniris dum la jardekoj, precipe post la dua mondmilito, malgraŭ la eksterkutima kvalito de siaj komponaĵoj en la forejon de la franca kaj internacia muzika vivo.