Gatĉino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Gatchina
Linio 18:
Eble duono de la loĝantaro nur noktumas kaj feritagas en Gatĉina, laborante en [[Sankt-Peterburgo]]. La urbojn ligas frekventaj apudurbaj trajnoj kaj busoj. Novajn loĝantojn logas al Gatĉina freŝa aero, belaj ĉirkaŭaĵoj kaj malpli multekostaj loĝejoj.
 
== LigilojHistorio ==
[[Dosiero:Gatschina-Schloss_2006_a.jpg|thumb|left|240px|<center>la kastelo ''Gatĉina'']]
{{el}} [http://www.gatchina.ru/ Gatchina.ru: Gatĉina on-line]
Gatĉina unuafoje menciiĝis dum la jaro [[1499]]. Origine la loko apartenis al [[Novgorodo]], post ties konkero ankaŭ Gatĉina ekapartenis al la [[Granda Duklando de Moskvo]]. Dumtempe la urbo, kiel la tuta regiono [[Ingrio]], inter la jaroj 1583-1595 kaj 1617-1721 apartenis al [[Svedio]]. Caro [[Petro la Granda]] donacis la lokon al sia fratino Natalija. Dum la jaro [[1765]] la carino [[Katarina la Granda]] donis la lokon al sia favorito, grafo ''Grigorij Orlov'', kiu ĉi-tie konstruigis kastelon de 600 ĉambroj, kiu, unuafoje en Rusio, estis ĉirkaŭita de angleca [[pejzaĝa parko]]. La arkitekto ''Antonio Rinaldi'' inter la jaroj 1777 kaj 1782 ĉe la parka enirejo konstruigix grandan [[triumfa arko|triumfan arkon]]. La kastela interno estas dekorita en [[klasicismo|klasicisma stilo]] kaj konceptiĝis de ''Antonio Rinaldi'' kaj ''Vincenzo Brenna''. Italaj kaj rusaj metiistoj kreis la la internan dekoron kun plafonaj pentraĵoj, pargetaj plankoj kaj italaj mebloj.
 
[[Dosiero:Gay1877.jpg|thumb|left|Ĉesma-galerio por grandduko [[Paŭlo la 1-a (Rusio)|Paŭlo]], en novklasicisma stilo, 1790-aj jaroj]]
Kiam grafo Ollov mortis dum la jaro [[1783]], la carino aĉetis la kastelon de la heredantoj kaj pludonis ĝin al sia filo, la pli posta caro [[Paŭlo la 1-a (Rusio)|Paŭlo la 1-a]]. Tiu dum la 1790-aj jaroj instigis ŝanĝetojn en novklasicisma stilo pri la kastela fasado kaj en la parko aldonis plurajn pontojn kaj paviljonojn. Post la morto de caro Paŭlo la kastelo komence restis neuzata. Nur [[Aleksandro la 3-a (Rusio)|Aleksandro la 3-a]] denove deklaris ĝin cara rezidejo. La lasta rusia caro, [[Nikolao la 2-a (Rusio)|Nikolao la 2-a]], ĉi-tie pasigis sian junecon. Post sia abdiko dum la jaro [[1917]] li dumtempe estis arestita en Gatĉina.
 
Dum la jaro [[1923]] la urbo laŭ la revoluciulo [[Lev Trotckij]] estis renomita '''Trock''' (Троцк). Sed kiam Trotckij deklariĝis malamiko de la bolŝevisma reĝimo de Sovetio, dum [[1929]] la urbo ricevis la nomon '''Krasnogvardejsk''' (Красногвардейск), kaj dum la jaro [[1944]] rericevis la originan nomon.
 
== Retaj ligiloj ==
{{el}} [http://www.gatchina.ru/ Gatchina.ru:oficiala Gatĉinaurba on-lineretejo]
{{el}} [http://www.gatchina.biz/map Detala mapo de la urbo]
{{el}} [http://gatchina3000.narod.ru/ Palacoj kaj aliaj arkitekturaj vidindaĵoj de Gatĉina]