Sapfo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Postrestas de ŝia verkaro preskaŭ nur fragmentoj. Nur unu poemo estas kompleta, kvankam mankas eĉ tie kelkaj literoj.
 
Ŝiaj temoj estas la mondo de l' virinoj: ilia ĉiutaga vivo, la [[nupto|geedziĝo]], [[religio|religiaj ceremonioj]]; ŝi ankaŭ kantas pri la beleco de [[samseksemo|amo inter virinoj]], ankaŭ pri siaj propraj sentoj tiurilate. De tio venas la vortojn "safismo" kaj "[[lesbolesbanino]]" (el la nomo de ŝia hejminsulo Lesbo) por samseksemo inter virinoj.
 
El ŝia poezio oni konkludis, ke ŝi gvidis eble lernejon por junulinoj, eble prepare al pliposta nupto. Sed efektive, niaj informoj estas ege malklaraj. Kio estis ŝia rilato al tiaj junulinoj, ankaŭ ne certas. Jam en la klasika periodo oni multe fantaziis pri tio.