Geja Fiero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Forviŝis la tutan entenon el la paĝo
Linio 1:
[[Image:Bandera Gay, Dia del Orgullo Gay, Madrid.JPG|thumbnail|right|250px|Ĉielarka Flago, Tago de la Geja Fiero 2008, [[Madrido]]]]
[[Image:2004-GayPrideIceland-DykesOnBikes3.jpg|thumbnail|right|250px|Geja Fiero de [[Rejkjaviko]] en 2004]]
[[Image:Carro gay Milano 2003.jpg|thumb|right|200px|Geja Fiero en [[Milano]], junio 2003]]
'''La Internacia Tago de GLAT-a Fiero''' ([[gejo]]j, [[lesbanino]]j, [[ambaŭseksemulo]]j kaj [[transgenruloj]]), ankaŭ konata kiel '''Tago de la Geja Fiero''' aŭ simple '''Geja Fiero''' (en la angla, gay pride) estas serio de eventoj kiu ĉiujare estas celebritaj de samseksemaj kolektivoj antaŭ la publiko por instigi al toleremo kaj egaleco de gejoj,lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. Tiu ĉi festo estas celebrata ĉirkaŭ la [[28-a de junio|28-an de junio]] aŭ la unuan [[sabato]]n post la 28-a de junio, memore al la ekribeloj kaj manifestacioj en [[Stonewall riots|Stonewall]] ([[Novjorko]], [[Usono]], [[1969]]), kiu markas la komencon por la samseksema emancipiĝo kaj libereco. En kelkaj [[lando]]j la dato povas ŝanĝiĝi se ĝi koincidas kun aliaj datoj tre gravaj por la [[regiono]] (amasaj eventoj, politikaj balotadoj aŭ simile).
 
La baza nocio de "geja fiero" diras ke neniu homo devas honti pro lia/ŝia estmaniero, senkonsidere de la sekso aŭ [[seksa orientiĝo]]. La elektita termino "[[fiero]]", venas de la [[angla lingvo]] kaj el filologia vidpunkto ĝia traduko pli korekta devus esti "[[digneco]]".
 
La celebrado okazas ĉefe per kolorumitaj "fieraj marŝadoj" (en la angla ''pride parades'', en la franca ''marches des fiertés'', en la hispana ''marcha del orgullo'') kiuj koncidas en la norda hemisferio, kun la alveno de la somero. La [[GLAT-simboloj|simboloj]] de la geja fiero (la [[ĉielarka flago]] kaj la [[rozkolora triangulo]]), estas amase portitaj dum la festoj. En la celebraĵoj partoprenas GLAT-ajn grupojn kiuj protestas aŭ petas pli da respekton por ili laŭ iliaj vivkondiĉoj en la respektiva lando.
 
== Opozicio ==
Ene de la geja komunumo kelkaj malakceptas la nocion de la geja fiero ĉar ili perceptas en ĝi egan emfazon pri la seksa orientiĝo kiu ne estas grave konsiderata kaj manko de diskretemo, modesteco kaj submetiĝo al tio kio povus damaĝi la publikan moralon, religiajn kredojn, eĉ inkluzive de la propra afero pri emancipiĝo kaj agnoskado de la samseksemaj rajtoj. Tamen ili proponas eviti tian ekstravagancan aktivismon per diskursoj kontraŭ la diskriminacio al GLAT-oj per la komunaj ideoj de la publiko. Aliaj kritikistoj vidas la nocion de la geja fiero kiel ofendo al la identeco de ĉiu unuopulo, ĉar ĉiu persono - inkluzive de ĉiu gejo - vivas la sen neceso identigi sin kun tiu determinita stereotipo.
 
[[Kategorio:GLAT-eventoj]]
 
[[bg:Гей-прайд]]
[[el:Gay pride]]
[[en:Gay Pride]]
[[es:Orgullo Gay]]
[[fr:Gay pride]]
[[hr:Gay pride]]
[[it:Gay pride]]
[[ja:プライド・パレード]]
[[nl:Belgian Lesbian and Gay Pride]]
[[nl:Roze Zaterdag]]
[[nl:Amsterdam Gay Pride]]
[[pt:Orgulho gay]]
[[yi:שטאלץ פאראד]]
[[zh:同性戀自豪日]]