Pulva konspiro: Malsamoj inter versioj

21 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: cs:Spiknutí střelného prachu)
e
[[Dosiero:Gunpow1.jpg|thumb|300px|Gravuraĵo de la [[17-a jarcento]], bildiganta la membrojn de la pulva konspiro.]]
La '''pulva konspiro''' ([[Angla lingvo|anglalingve]] ''Gunpowder Plot'') estis malsukcesa atentoatenco kaj komploto elpensita de grupo da [[Katolikismo|katolikoj]], kiuj volis mortigi samtempe la [[Brita monarkio|anglan reĝon]] [[Jakobo la 1-a (Anglio)|Jakobo la 1-a]], lian familion kaj parton de la angla [[aristokratio]], per la eksplodigo de la [[palaco Westminster]] en [[Londono]] je la [[5-a de novembro]] [[1605]] (okaze de la malferm-ceremonio de la Parlamento). La komploto ŝajne ricevis la sekretan subtenon de la [[Hispanio|hispana registaro]] kaj, eble, tiun de la [[Jezuitoj]].
 
La konspiruloj, gviditaj de [[Guy Fawkes]], riproĉis al la [[Anglikanismo|anglikana]] reĝo Jakobo la 1-a lian netoleremon koncerne siajn samreligianojn, sed ankaŭ koncerne [[Puritanismo|puritanojn]]. La konspiro estis tamen malkaŝita de katolika lordo, amiko de Guy Fawkes, ĉar li ricevis leteron konsilante al li ne ĉeesti la ceremonion. La keloj de la palaco estis serĉfositaj de la gardistaro, kaj oni trovis la [[pulvo]]n dediĉitan al la atenco. Guy Fawkes estis arestita, kiam li pretiĝis ekflamigi 36 barelojn da pulvo. Ĉiuj konspiruloj devis fuĝi, aŭ estis pendumitaj aŭ dismembrigitaj.
==Notoj==
<references/>
[[Kategorio:Atencoj]]
 
[[Kategorio:Historio de Britio]]
[[Kategorio:Historio de Londono]]
9 171

redaktoj