Bjalistoka geto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
La geto estis subordigita al [[Germanio|germana]] civila potenco de bjalistoka [[distrikto]] ([[germana lingvo|germane]]: ''Bezirk Bialystok''). Loĝintaj tie judoj devis porti bendojn kun [[stelo de Davido]]. Poste oni devis porti ankaŭ flavajn stelojn ĉe maldekstra brustoflanko kaj dorse. La {{daton|3|aŭgusto|1941}} validiĝis leĝo laŭ kiu forlasado de la geto povis esti [[mortpuno|mortpunita]]. Malprermesitaj estis iuj ajn kunvenoj surstrataj. Plej tuŝis la loĝantaron tamen malpermeso aĉeti en la ekstergeta parto de la urbo, enkondukita la {{daton|15|aŭgusto|1941}}. Aĉetado de manĝaĵoj ekster la getaj muroj rezultigis punojn al la tuta juda komunumo. Nur laboranta parto de la judaro ricevadis nutraĵojn - komence 500 gramojn da pano, poste nur 300 gramojn. Malsato devigis komercon, kiu estis kontraŭleĝa. La nutraĵojn oni ricevadis per [[kontrabando]] el apudaj vilaĝoj kaj per helpo de la loĝantoj de ekstergeta urboparto. Helpado al judoj estis granda risko punota per ekzilo al [[koncentrejo]].
 
La judoj devis labori en germanaj bjalistokaj fabrikoj, ordigado,ordigadi ŝarĝadola deurbon varojkaj ŝarĝadi varojn. Iuj el ili laboris ankaŭ en [[Vaŭkavisk]]. En la geto ekzistis metiejoj servantaj ĉefe por germana armeo. Ĝis novembro 1942 en la geto funkciis du bazlernejoj en kiuj oni instruis [[pola lingvo|pole]] kaj [[hebrea lingvo|hebree]].
 
Nelonge post kreo de la geto, la {{daton|16|septembro|1941}} germanoj decidis forporti parton de la getanoj al Prużany. Teorie temis pri nelaborantoj, sed vere listojn de transloĝigatoj oni kreis laŭ alfabeta ordo. Entute transloĝigitaj estis 4 mil homoj. Parto el ili kontraŭleĝe revenis al Bjalistoko. Ĉiuj ceteraj mortis dum neniigo de la geto en Prużany. Dum neniigado de ''Bezirk Bialystok'' la geton oni tute fermis kaj neniu povis eniri nek eliri ĝin.
 
==Ribelo en la geto==