Bjalistoka geto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 4:
==Vivkondiĉoj en la geto==
La geto estis subordigita al [[Germanio|germana]] civila potenco de bjalistoka [[distrikto]] ([[germana lingvo|germane]]: ''Bezirk Bialystok''). Loĝintaj tie judoj devis porti bendojn kun [[stelo de Davido]]. Poste oni devis porti ankaŭ flavajn stelojn ĉe maldekstra brustoflanko kaj dorse. La {{daton|3|aŭgusto|1941}} validiĝis leĝo laŭ kiu forlasado de la geto povis esti [[mortpuno|mortpunita]].
La judoj devis labori en germanaj bjalistokaj fabrikoj, ordigadi la urbon kaj ŝarĝadi varojn. Iuj el ili laboris ankaŭ en [[Vaŭkavisk]]. En la geto ekzistis metiejoj servantaj ĉefe por germana armeo. Ĝis novembro 1942 en la geto funkciis du bazlernejoj en kiuj oni instruis [[pola lingvo|pole]] kaj [[hebrea lingvo|hebree]].
Linio 15:
Judoj plurfoje rezistis kontraŭ nazioj en bjalistoka geto. Unu el la plej famaj kontraŭgermanaj atencoj estas kazo de Icĥok Malmed kiu por savi sian familion verŝis salacidon al nazia soldato kiu kaptadis judojn.
En [[1942]] en la geto kreiĝis Kontraŭfaŝista Batalorganizo. En [[1943]] germanoj komencis forportadi judojn, en februaro mortigis ĉ. 800 homojn kaj al Treblinka portis ĉ. 10 mil. Amasan ribelon kaŭzis informoj pri germanaj planoj neniigi la geton kaj pri gaskameroj en [[Aŭŝvico]]. La ribelo dekomence estis malsukcesonta. La atako daŭris malpli ol unu noktotagon, dum la sekvaj tagoj nur kelkaj judaj grupoj sin defendis. La unua plano fuĝi al la praarbaro de Knyszyn ne sukcesis. Estroj de la ribelo, Mordeĥaj Tenenbaum kaj Daniel Moszkowicz [[sinmortigo|mortigis sin]] pro senespera situacio. Post nelonga tempo la geto estis nuligita kaj ĝiaj loĝantoj estis forportitaj al koncentrejoj kaj
La neniigado finiĝis la {{daton|20|aŭgusto|1943}}. Posedaĵojn de judoj transprenis la germana estraro kaj la malplenigitajn loĝejojn ekokupis homoj transloĝigitaj el la regiono de [[Białowieża]].
|