Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|250px|Samkiel sia kreinto [[Honoré de Balzac, Louis travivas sian adoleskecon en la kolegio de Vendôme, legante multajn librojn kaj…
 
Kunteksto
Linio 7:
 
Kvankam kritikistoj senindulge mallaŭdis la romanon, Balzac daŭre opiniis, ke ĝi proponis valoran vidpunkton pri filozofio, precipe pri metafiziko. Kiam li establis la bazan strukturon de la ''Homa Komedio'', li decidite lokis ''Louis Lambert'' en la sekcion ''Filozofiaj studoj''. La verkisto denove pritraktis la samajn temojn en sia posta romano ''Séraphîta'', pri senseksa anĝela kreitulo.
 
== Kunteksto ==
En [[1832]], [[Honoré de Balzac]] jam estis sufiĉe fama verkisto. La dua el kvin infanoj, Balzac estis sendita al la oratorana kolegio de [[Vendôme]] ([[Loir-et-Cher]]) dum sia oka jaro<small><ref>Robb, p. 12; Maurois, p. 29.</ref></small>. Li revenis el tiu lernejo post ses jaroj, malsana kaj malforta. Li sekve estis instruita de guvernistoj kaj privataj lernejoj dum du jaroj kaj duono, antaŭ ol eniri la [[Sorbono|universitaton Sorbonne]] en [[Parizo]]. Post tri studjaroj kiel jursekretario, li enloĝiĝis en malgrandan subtegmentan ĉambron kaj ekverkis literaturajn tekstojn<small><ref>Robb, pp. 27–53.</ref></small>.
 
Liaj unuaj provaĵoj, publikigitaj sub variaj kaŝnomoj, estis malmultekoste presitaj, malaltkvalitaj romanoj. Li en [[1829]] finfine publikigis romanon en sia propra nomo : ''[[Les Chouans]]'' montriĝis modesta sukceso, kiu tamen ne sufiĉis por nuligi la grandan monŝuldon de la verkisto<small><ref>Robb, pp. 145-174.</ref></small>. Li sekve rapide famiĝis pere de serio da sukcesaj romanoj, inkluzive de ''La Physiologie du mariage'' ([[1829]]), ''[[Sarrasine]]'' ([[1830]]), and ''[[La Peau de chagrin]]'' ([[1831]])<small><ref>Robb, pp. 162–186; Maurois, pp. 155–180.</ref></small>.
 
En [[1831]], Balzac publikigis novelon titolitan ''Les Proscrits'' ("La Ekzilitoj") : ĝi temis pri du poetoj, nomitaj Dante kaj Godefroid de Gand, kiuj vizitis la universitaton Sorbonne komence de la [[14-a jarcento]]. La verko esploras variajn temojn rilate al [[metafiziko]] kaj [[mistikismo]], kaj ĉefe priskribas spiritan serĉadon de [[iluminismo]] kaj [[klerismo]]. Balzac junaĝe estis grave influita de la sveda filozofo [[Emanuel Swedenborg]], kies teorioj jam ĉie senseblas en ''Les Proscrits''<small><ref>Hunt, p. 37; Dedinsky, p. 45; Oliver, pp. 112–113.</ref></small>. Tiu verketo estis publikigita (kune kun ''La Peau de chagrin'', kiu ankaŭ iom pritraktas metafizikon) kiel parto de [[1831]]-kolekto titolita "Filozofiaj romanoj kaj noveletoj" (''Romans et contes philosophiques'')<small><ref>Saintsbury, p. xii.</ref></small>.
 
[[Kategorio:Romanoj de la Homa Komedio]]