Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

2 091 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Verkado kaj publikigo)
 
Ege pliampleksigita kaj reviziita romano, ''Intelekta historio de L.L.'', estis publikigita en unu volumo en [[1833]]. Balzac, daŭre malkontenta, ankoraŭ reverkis la tekston - kiel li kutimis fari inter eldonoj - kaj aldonis al la verko serion da leteroj skribitaj de la genia knabo, sed ankaŭ detalan priskribon de liaj metafizikaj teorioj. Tiu fina eldono estis publikigita sub la pli simpla titolo ''Louis Lambert'' : ĝi estis aldonita, kune kun ''Les Proscrits'' kaj la posta romano ''[[Séraphîta]]'', al volumo titolita ''Mistika libro'' ("Le Livre mystique")<small><ref>Bertault, p. 73; Saintsbury, p. xii.</ref></small>.
 
== Resumo ==
La romano komencas per ĝenerala prezento de la ĉefa protagonisto. Louis Lambert, la nura infano de [[Tanado|tanisto]] kaj de ties edzino, naskiĝis en [[1797]] kaj komencis legi multajn librojn tre fruaĝe. En [[1811]], li renkontis la faman svisan verkistinon [[Madame de Staël]] ([[1766]]-[[1817]]), kiu miris pri lia inteligenteco kaj pagis lian eniron en la kolegion de [[Vendôme]]. Tie li renkontas la rakontanton de la teksto, kolegan lernanton kromnomitan "la Poeto", kiun oni poste povas identigi kiel Balzac mem : ili rapide amikiĝas. La du knaboj, ignoritaj de la aliaj studentoj kaj mallaŭditaj de la instruistoj pro sia manko de atento, pli kaj pli interproksimiĝas pere de longaj diskutoj pri filozofio kaj mistikismo.
 
Post kiam li finpretigis eseon titolitan ''Traktato pri Volo'', Lambert estas hororigita, kiam instruisto konfiskas ĝin, taksas ĝin "''sensencaĵo''" kaj - supozas la rakontanto - vendas ĝin al loka butikisto. Iom poste, la rakontanto devas forlasi la lernejon pro grava malsano. En [[1815]], Louis Lambert diplomitiĝas je la aĝo 18, kaj li sekve vivas en [[Parizo]] dum tri jaroj. Post kiam li revenis al la domo de sia onklo en [[Blois]], li renkontas virinon nomitan Pauline de Villenoix kaj pasiege enamiĝas en ŝi. Dum la tago antaŭ la edziĝo, Lambert tamen spertas mensan depresion kaj provas kastri sin.
 
Taksita "''nekuracebla''" de kuracistoj, Lambert devas iom ripozi solece. Pauline kondukas lin al la kastelo de sia familio, kie li vivas preskaŭ [[Komato|komate]]. La rakontanto, kiu dume ne sciis pri tiuj okazaĵoj, neatendite renkontas la onklon de Lambert kaj tiel povas legi serion da leteroj. Tiuj leteroj estis skribitaj de Lambert, kiam li loĝis en Paris kaj Blois : ili daŭre disvolvas lian filozofian pensadon kaj priskribas lian amon por Pauline. La rakontanto finfine vizitas lian malnovan amikon en la kastelo de Villenoix, kie la ruinigita Lambert nur diras : "''Anĝeloj estas blankaj''"<small><ref>Balzac, p. 247.</ref></small>. Lambert mortas la [[25-an de septembro]] [[1824]] dum sia 28-a jaro.
 
[[Kategorio:Romanoj de la Homa Komedio]]
25 291

redaktoj