Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Stilo
Linio 30:
Post kiam li finpretigis eseon titolitan ''Traktato pri Volo'', Lambert estas hororigita, kiam instruisto konfiskas ĝin, taksas ĝin "''sensencaĵo''" kaj - supozas la rakontanto - vendas ĝin al loka butikisto. Iom poste, la rakontanto devas forlasi la lernejon pro grava malsano. En [[1815]], Louis Lambert diplomitiĝas je la aĝo 18, kaj li sekve vivas en [[Parizo]] dum tri jaroj. Post kiam li revenis al la domo de sia onklo en [[Blois]], li renkontas virinon nomitan Pauline de Villenoix kaj pasiege enamiĝas en ŝi. Dum la tago antaŭ la edziĝo, Lambert tamen spertas mensan depresion kaj provas kastri sin.
 
Taksita "''nekuracebla''" de kuracistoj, Lambert devas iom ripozi solece. Pauline kondukas lin al la kastelo de sia familio, kie li vivas preskaŭ [[Komato|komate]]. La rakontanto, kiu dume ne sciis pri tiuj okazaĵoj, neatendite renkontas la onklon de Lambert kaj tiel povas legi serion da leteroj. Tiuj leteroj estis skribitaj de Lambert, kiam li loĝis en Paris kaj Blois : ili daŭre disvolvas lian filozofian pensadon kaj priskribas lian amon por Pauline. La rakontanto finfine vizitas lian malnovan amikon en la kastelo de Villenoix, kie la ruinigita Lambert nur diras : "''Anĝeloj estas blankaj''"<small><ref>Balzac, p. 247.</ref></small>. Pauline tamen provas klarigi al la rakontanto la lastajn filozofiajn pensojn de sia fianĉo, pri kiuj ŝi kapablas memori, kaj kiujn la rakontanto tuj diligente transskribas. Lambert mortas la [[25-an de septembro]] [[1824]] dum sia 28-a jaro.
 
== Stilo ==
[[Dosiero:Austerlitz-baron-Pascal.jpg|thumb|right|250px|La kapableco de Louis Lambert senti sin ĉeestantan la [[Batalo de Austerlitz|batalon de Austerlitz]] (tie bildigitan de [[François Gérard]]) estas iasence simbolo de la realisma stilo de Balzac.]]
La intrigo kaj okazaĵoj de ''Louis Lambert'' fakte estas nur konvena preteksto por ampleksaj diskutoj pri [[filozofio]], [[metafiziko]] kaj homaj emocioj. Ĉar la romano ne estis skribita laŭ la [[Realismo|realisma stilo]], pro kiu famiĝis Balzac, ĝi estis ofte rigardita kiel unu el "''la plej difuzaj kaj malplej valoraj el liaj verkoj''"<small><ref>Oliver, p. 25. Oliver tamen malkonsentas kun tiu opinio.</ref></small>. Dum plejmultaj Balzac-aj verkoj plivole emfazas la eksteran mondon, ''Louis Lambert'' celas ekzameni la homan pensprocezon kaj klarigi la naturon de homa menso<small><ref>Oliver, p. 25; Dedinsky, pp. 76–77.</ref></small>. Multaj kritikistoj tamen mallaŭdis la malordan stilon de la verkisto kaj tian prezenton de liaj maturaj filozofiaj teorioj pere de fikcia adoleskulo<small><ref>Affron, p. 122; Hunt, p. 52; Maurois, pp. 198–199; Oliver, p. 26. La romano estas laŭ Affron "''iluminiga eraro''".</ref></small>.
 
Restas tamen ja kelkaj spuroj de la realismo de Balzac en la libro, precipe en la longa priskribo de la kolegio de [[Vendôme]]. La unua parto de la romano estas plena je variaj detaloj pri la lernejo : ĝi ekzemple klarigas, kiel la dormejoj de la lernejanoj estis oftfoje inspektitaj, kaj ĝi ankaŭ priskribas la kompleksan socian regularon rilate al la interŝanĝo de manĝaĵoj dum vespermanĝo<small><ref>Balzac, pp. 154–155; Robb, pp. 13–15.</ref></small>. Punoj estas ankaŭ longe detalitaj, inkluzive de tedaj skribpunoj kaj de la doloriga [[rimeno]] :
 
{{cquote|"''Inter ĉiuj korpaj tormentoj, kiujn ni alfrontis, certe la plej akuta estis tiu trudita de tiu leda instrumento, ĉirkaŭ du-fingrojn larĝa, aplikita sur niajn kompatindajn etajn manojn de la tutaj forto kaj furiozo de la mastrumisto. Por suferi tiun klasikmodan punon, la viktimo surĝenuiĝis meze de la ĉambro. Li devis lasi '''''(?)''''' kaj iris surĝenuiĝi apud la skribotablo de la mastro, sub la kuriozaj kaj ĝenerale senkompataj rigardoj de siaj kamaradoj ''(...)'' Kelkaj knaboj kriis kaj iom ploris antaŭ aŭ post la apliko de la rimeno ; aliaj akceptis la suferon stoike kaj kviete ''(...)'' nur malmultaj tamen kapablis regi sian esprimon de anticipa angoro''".<small><ref>Balzac, pp. 169–170.</ref></small>}}
 
Estas pliaj signoj de la realismo de Balzac, kiam Lambert priskribas la manieron, kiel li kapablas intime revivi okazaĵojn nur pere de penso. En unu ampleksa paragrafo, li rakontas, ke li iam legis pri la [[batalo de Austerlitz]] kaj sentis "''ĉiun incidenton''". En alia fragmento, li imagas la doloron kaŭzitan de tranĉilo tranĉanta lian haŭton. Kiel rimarkis la Balzac-a biografisto André Maurois, tiuj pensoj prezentas la vidpunkton de la verkisto rilate al la mondo kaj al ties skribitaj priskriboj<small><ref>Balzac, p. 150 and 173; Maurois, p. 199.</ref></small>.
 
[[Kategorio:Romanoj de la Homa Komedio]]