Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 38:
Restas tamen ja kelkaj spuroj de la realismo de Balzac en la libro, precipe en la longa priskribo de la kolegio de [[Vendôme]]. La unua parto de la romano estas plena je variaj detaloj pri la lernejo : ĝi ekzemple klarigas, kiel la dormejoj de la lernejanoj estis oftfoje inspektitaj, kaj ĝi ankaŭ priskribas la kompleksan socian regularon rilate al la interŝanĝo de manĝaĵoj dum vespermanĝo<small><ref>Balzac, pp. 154–155; Robb, pp. 13–15.</ref></small>. Punoj estas ankaŭ longe detalitaj, inkluzive de tedaj skribpunoj kaj de la doloriga [[rimeno]] :
 
{{cquote|"''Inter ĉiuj korpaj tormentoj, kiujn ni alfrontis, certe la plej akuta estis tiu trudita de tiu leda instrumento, ĉirkaŭ du-fingrojn larĝa, aplikita sur niajn kompatindajn etajn manojn de la tutaj forto kaj furiozo de la mastrumisto. Por suferi tiun klasikmodan punon, la viktimo surĝenuiĝis meze de la ĉambro. Li devis lasi sian benkon kaj surĝenuiĝi apud la skribotablo de la mastro, sub la kuriozaj kaj ĝenerale senkompataj rigardoj de siaj kamaradoj ''(...)'' Kelkaj knaboj kriis kaj iom ploris antaŭ aŭ post la apliko de la rimeno ; aliaj akceptis la suferon stoike kaj kviete ''(...)'' nur malmultaj tamen kapablis regi sian esprimon de anticipa angoro.''".<small><ref>Balzac, pp. 169–170.</ref></small>}}
 
Estas pliaj signoj de la realismo de Balzac, kiam Lambert priskribas la manieron, kiel li kapablas intime revivi okazaĵojn nur pere de penso. En unu ampleksa paragrafo, li rakontas, ke li iam legis pri la [[batalo de Austerlitz]] kaj sentis "''ĉiun incidenton''". En alia fragmento, li imagas la doloron kaŭzitan de tranĉilo tranĉanta lian haŭton. Kiel rimarkis la Balzac-a biografisto André Maurois, tiuj pensoj prezentas la vidpunkton de la verkisto rilate al la mondo kaj al ties skribitaj priskriboj<small><ref>Balzac, p. 150 and 173; Maurois, p. 199.</ref></small>.