Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

2 752 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
Aŭtobiografio
(Aŭtobiografio)
 
Estas pliaj signoj de la realismo de Balzac, kiam Lambert priskribas la manieron, kiel li kapablas intime revivi okazaĵojn nur pere de penso. En unu ampleksa paragrafo, li rakontas, ke li iam legis pri la [[batalo de Austerlitz]] kaj sentis "''ĉiun incidenton''". En alia fragmento, li imagas la doloron kaŭzitan de tranĉilo tranĉanta lian haŭton. Kiel rimarkis la Balzac-a biografisto André Maurois, tiuj pensoj prezentas la vidpunkton de la verkisto rilate al la mondo kaj al ties skribitaj priskriboj<small><ref>Balzac, p. 150 and 173; Maurois, p. 199.</ref></small>.
 
== Temoj ==
=== Aŭtobiografio ===
[[Dosiero:Balzac1820s.jpg|thumb|left|200px|Balzac, tie proksimume 25-jara, priskribas Louis Lambert kiel "''malforte konstruita, alta je preskaŭ kvin piedoj''", kun "''maldika, brila, nigra hararo kun amasoj da bukloj''"<small><ref>Balzac, p. 162.</ref></small>]]
Biografistoj kaj kritikistoj interkonsentas, ke Louis Lambert fakte estas apenaŭ kaŝita duoblo de la verkisto, kiel evidentigas multaj similaj trajtoj inter ili<small><ref>Robb, pp. 201–202; Maurois, p. 199; Affron, pp. 114–120; Oliver, pp. 24–25.</ref></small>. Kiel studento en la kolegio de [[Vendôme]], Balzac amikiĝis kun knabo nomita Louis-Lambert Tinant<small><ref>Robb, p. 19.</ref></small>. Samkiel Lambert, la religia fido de Balzac estis iom perturbita okaze de lia unua [[komunio]]<small><ref>Bertault, pp. vii and 72.</ref></small>. Balzac avide legadis dum sia lerneja periodo kaj - samkiel Lambert - estis ofte punita pro miskonduto en la klasejo<small><ref>Oliver, pp. 25–26; Robb, pp. 14–20.</ref></small>. La precizaj, multaj detaloj pri la lernejo ankaŭ evidentigas la longan tempon, dum kiu Balzac restis tie : oni ekzemple lernas en la romano, ke la studentoj rajtis vivteni [[kolombo]]jn kaj kultivi ĝardenetojn. Feriojn la lernejanoj travivis ankaŭ en la dormejoj<small><ref>Oliver, p. 24; Balzac, pp. 154–155.</ref></small>.
 
La eseo de Lambert pri metafiziko, ''Traktato pri Volo'', estas alia aŭtobiografia aludo. Balzac mem verkis tiun eseon kiel knabo, kaj ĝi - samkiel en la romano - estis konfiskita de kolera instruisto<small><ref>Robb, pp. 20–21; Hunt, p. 49; Oliver, p. 29.</ref></small>. La genio kaj filozofia erudicio de Lambert rekte spegulas la manieron, laŭ kiu Balzac rigardis sin mem. Kelkaj krikistoj kaj biografistoj same sugestis, ke la frenezo de Lambert eble spegulas (konscie aŭ ne) la propran mensan nestabilecon de la verkisto. Pro la variaj, neliteraturaj ambicioj de Balzac (inkluzive de planita kandidateco al la [[Nacia Asembleo (Francio)|Parlamento]]), tiutempaj observantoj jam dubis pri lia mensa sano<small><ref>Maurois, p. 199; Robb, pp. 201–207; Affron, pp. 113–124; Oliver, p. 25.</ref></small>.
 
La multaj leteroj skribitaj de Lambert kaj prezentitaj en la romano ankaŭ baziĝas sur la vivo de Balzac. Post kiam li finpretigis la unuan version de la verko, Balzac provis ĉarmi la markizinon de Castries per fragmento de amletero el la libro<small><ref>Robb, p. 213.</ref></small>. La leteroj de Lambert al lia onklo pri lia vivo en [[Parizo]] inter [[1817]] kaj [[1820]] esprimas la proprajn emociojn de Balzac, kiam li vizitis la [[Sorbono|universitaton Sorbonne]] dum la sama periodo<small><ref>Bertault, p. 73.</ref></small>.
 
== Notoj ==
{{referencoj|2}}
 
[[Kategorio:Romanoj de la Homa Komedio]]
25 291

redaktoj