Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Genio kaj frenezo
Linio 52:
 
=== Genio kaj frenezo ===
Ĉar Balzac estis konvinkita, ke li mem estis [[genio|geniulo]], li volonte uzis ''Louis Lambert'' por esplori la sociajn malfacilaĵojn spertitajn de geniuloj kaj por priskribi ilian oftan progreson al frenezo. La verkisto estis laŭ kelkaj fontoj multe ŝokita, kiam li spektis la progresonprogresan mensan malsaniĝon de kamarado en [[Vendôme]]<small><ref>Robb, p. 16.</ref></small>. La frenezo de Lambert estas bildigita plej vigle, kiam li provas kastri sin, post kio li travivas plurajn jarojn en [[Katatonio|katatonia stato]]<small><ref>Balzac, pp. 240–243.</ref></small>. Tia aliformiĝo estas klare prezentita kiel konsekvenco de lia genio : ĉar lia spritegeco estas kondamnita de instruistoj kaj ne akordigeblas kun la socio de aliaj infanoj, Lambert estas rapide kaj simbole forpelita el la mondo<small><ref>Affron, pp. 115–117.</ref></small>. Li ne estas pli sukcesa en [[Parizo]], kie li vivas malfeliĉe kaj mizere<small><ref>Balzac, p. 207.</ref></small>. Li progrese fariĝas legomo, kaj estas tute apartigita de la fizika mondo.
 
Kiel speguliĝo de Balzac mem, Lambert ankaŭ simbolas la aŭtoron kiel brila verkisto, kiu tamen agnoskas dubojn pri sia propra mensa sano. Kelkaj el la verkoj kaj publikaj deklaroj de Balzac, sed ankaŭ lia akcidento iom antaŭ la verkado de la romano, ja igis plurajn observantojn dubi pri lia sano. La frenezo de la ĉefa protagonisto en ''Louis Lambert'' despli konfirmis tiujn dubojn. Kiel rimarkis la biografisto Graham Robb, "''la estingo de fajro per petrolo estis tipa de Balzac''"<small><ref>Robb, p. 201; Maurois, p. 195; Affron, pp. 122–123.</ref></small>.