Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Recenzo kaj influo
Linio 55:
 
Kiel speguliĝo de Balzac mem, Lambert ankaŭ simbolas la aŭtoron kiel brila verkisto, kiu tamen agnoskas dubojn pri sia propra mensa sano. Kelkaj el la verkoj kaj publikaj deklaroj de Balzac, sed ankaŭ lia akcidento iom antaŭ la verkado de la romano, ja igis plurajn observantojn dubi pri lia sano. La frenezo de la ĉefa protagonisto en ''Louis Lambert'' despli konfirmis tiujn dubojn. Kiel rimarkis la biografisto Graham Robb, "''la estingo de fajro per petrolo estis tipa de Balzac''"<small><ref>Robb, p. 201; Maurois, p. 195; Affron, pp. 122–123.</ref></small>.
 
== Recenzo kaj influo ==
[[Dosiero:La Comédie humaine 06.jpg|thumb|right|Pluraj volumoj de la romanserio ''[[La Homa Komedio]]''.]]
Balzac precipe fieris pri ''Louis Lambert'' kaj opiniis, ke ĝi elegante prezentis liajn variajn interesojn pri [[filozofio]], [[mistikismo]], [[religio]] kaj [[okultismo]]. Kiam li sendis fruan version al sia tiutempa amantino, ŝi tamen antaŭvidis la malfavoran recenzon, kiun la verko poste ricevis. "''Vin fine vidu la tuta mondo mem, kara mia''", ŝi skribis, "''sed ne almozpetu admiron de ili, ĉar tiukaze la plej potencaj lupeoj direktiĝus al vi, kaj kio fariĝas la plej delikata objekto, kiam oni metas ĝin sub mikroskopo ?''"<small><ref>Letero el S-ino de Berny al Honoré de Balzac, citita de Maurois, p.201.</ref></small>. La kritika recenzo de la libro estis plejparte kaj severe malfavora, ĉefe pro la nesufiĉeco de la intrigo<small><ref>Maurois, p. 222; Affron, p. 122; Pugh, p. 29.</ref></small>. La konservativa kritikisto Eugène Poitou, aliflanke, akuzis Balzac pri manko de religia fido kaj riproĉis al la verkisto, ke li emis bildigi francajn familiojn kiel malnobla institucio<small><ref>Bellos, p. 39.</ref></small>.
 
Balzac ne estis malkuraĝigita de la malfavoraj respondoj. Aludante al ''Louis Lambert'' kaj al la aliaj verkoj de la ''Mistika libro'', li skribis : "''Tiuj estas libroj, kiujn mi kreas por mi mem kaj por malmultaj aliuloj''"<small><ref>Citita de Bertault, p. 74.</ref></small>. Kvankam li kutimis kritiki la verkaron de Balzac, la franca verkisto [[Gustave Flaubert]] estis influita - eble nekonscie - de tiu libro. Lia propra novelo ''La Spiralo'', verkita en la [[1850-aj jaroj]], proponas intrigon grandparte similan al tiu de la [[1832]]-romano de Balzac<small><ref>Bellos, pp. 132–133.</ref></small>.
 
Dum li estis revizianta kaj re-publikiganta la sinsekvajn tri eldonojn de ''Louis Lambert'', Balzac disvolvis skemon por organizi ĉiujn siajn romanojn, verkitajn kaj verkotajn. Li nomis tiun skemon "''[[La Homa Komedio]]''" ([[france]] ''La Comédie humaine''), kaj ambiciis fari el ĝi panoraman prezenton de ĉiuj elementoj de la tiutempa franca socio. La verkisto enmetis ''Louis Lambert'' en la sekcion nomitan ''Filozofiaj studoj'', kie ĝi restis dum la 15-jara organizado de la romanserio<small><ref>Dedinsky, pp. 78–79.</ref></small>. Balzac denove pritraktis la temojn de tiu romano en posta verko titolita ''[[Séraphîta]]'', kiu priskribas la aventurojn de senseksa, anĝelaspekta kreitulo<small><ref>Hunt, pp. 52–53.</ref></small>. Konforme al sia kutimo, la verkisto ankaŭ insertis Lambert kaj ties amulinon Pauline en postajn verkojn, plej notinde en la novelo ''Dramo ĉe la marbordo'' (''Un Drame au bord de la mer'')<small><ref>Hunt, p. 135; Pugh, pp. 52–53.</ref></small>.
 
== Esperanto-traduko ==
Ekzistas ankoraŭ neniu traduko de ''Louis Lambert'' al [[Esperanto]].
 
== Notoj ==