Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
(Recenzo kaj influo)
Balzac ne estis malkuraĝigita de la malfavoraj respondoj. Aludante al ''Louis Lambert'' kaj al la aliaj verkoj de la ''Mistika libro'', li skribis : "''Tiuj estas libroj, kiujn mi kreas por mi mem kaj por malmultaj aliuloj''"<small><ref>Citita de Bertault, p. 74.</ref></small>. Kvankam li kutimis kritiki la verkaron de Balzac, la franca verkisto [[Gustave Flaubert]] estis influita - eble nekonscie - de tiu libro. Lia propra novelo ''La Spiralo'', verkita en la [[1850-aj jaroj]], proponas intrigon grandparte similan al tiu de la [[1832]]-romano de Balzac<small><ref>Bellos, pp. 132–133.</ref></small>.
 
Dum li estis revizianta kaj re-publikiganta la sinsekvajn tri eldonojn de ''Louis Lambert'', Balzac disvolvis skemon por organizi ĉiujn siajn romanojn, verkitajn kaj verkotajn. Li nomis tiun skemon "''[[La Homa Komedio]]''" ([[france]] ''La Comédie humaine''), kaj ambiciis fari el ĝi panoraman prezenton de ĉiuj elementoj de la tiutempa franca socio. La verkisto enmetis ''Louis Lambert'' en la sekcion nomitan ''Filozofiaj studoj'', kie ĝi restis dum la 15-jara organizado de la romanserio<small><ref>Dedinsky, pp. 78–79.</ref></small>. Balzac denove pritraktis la temojn de tiu romano en posta verko titolita ''[[Séraphîta]]'', kiu priskribas la aventurojn de senseksa, anĝelaspekta kreitulo<small><ref>Hunt, pp. 52–53.</ref></small>. Konforme al sia kutimo, la verkisto ankaŭ insertis Lambert kaj ties amulinon Pauline en postajn verkojn, plej notinde en la novelonovelon ''Dramo ĉe la marbordo'' (''Un Drame au bord de la mer'')<small><ref>Hunt, p. 135; Pugh, pp. 52–53.</ref></small>.
 
== Esperanto-traduko ==
25 291

redaktoj