Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
Kiam li estis studento en Vendôme, Balzac verkis [[eseo]]n titolitan ''Traktato pri Volo'', kiu estas en la romano priskribita kiel verko de Louis Lambert. La eseo komentas la filozofion de Swedenborg kaj de aliaj, kvankam Balzac fakte ne serioze esploris tiujn konceptojn antaŭ posta periodo de sia vivo. Inter la ideoj analizitaj en la eseo kaj alie en la romano estas ekzemple la apartigo inter interna kaj ekstera [[ekzisto]], la rolo de [[anĝelo]]j, spirita klerismo sed ankaŭ la rilato inter genio kaj frenezo.
 
Kvankam kritikistoj senindulge mallaŭdis la romanon, Balzac daŭre opiniis, ke ĝi proponis valoran vidpunkton pri filozofio, precipe pri metafiziko. Kiam li establis la bazan strukturon de la ''Homa Komedio'', li decidite lokis ''Louis Lambert'' en la sekcion ''Filozofiaj studoj''. La verkisto denove pritraktis la samajn temojn en sia posta romano ''[[Séraphîta]]'', pri senseksa anĝela kreitulo.
 
== Kunteksto ==
25 291

redaktoj