Stefano Keller: Malsamoj inter versioj

67 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
aldonis ligon al la paĝo de Czeizel Endre (scienca kunlaborado)
e (→‎Eksteraj ligoj:: modifeto de retejliga teksto)
(aldonis ligon al la paĝo de Czeizel Endre (scienca kunlaborado))
Li junaĝe vivis kaj studadis en [[Hungario]]. Rezulte de siaj universitataj studoj en [[Budapeŝto]] li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo.
 
Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto de D-ro [http://hu.wikipedia.org/wiki/Czeizel_Endre Czeizel Endre] en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en [[Budapeŝto]]. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn ''Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986'' (hungare) [http://sunny.medinfo.hu:8080/cgi-bin/w1.sh?session=403897587&infile=authk.glue&style=authk&nh=500&calling_page=hitlist.glu&key=16000 ] en ''Magyar Nõorvosok Lapja'', kaj ''An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, 1975–1978'' [http://ije.oxfordjournals.org/cgi/content/abstract/12/4/445] en ''International Journal of Epidemiology'', kiel ĉef- kaj kunaŭtoro. La disvolviĝon kaj rezultojn de siaj genetikaj esplorlaboroj, post renkonto kun [[Julinjo kaj Ludoviko]] Farkas-Molnár, li prezentis dum prelegoj en la [[Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo]] (BMEF) kies aktiva membro li estis: "Frekvenco, epidemiologio kaj etiologio de la kunkreskitaj ĝemeloj" kaj "Kompleksa epidemiologia esploro de la homa mutagenezo", 8-a Scienca Prelegserio de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, 1980 marto 5.
 
Ekde la komenco de la 80-aj jaroj li vivas en Svislando kie li kompletigis siajn psikologiajn konojn en la [[Zuriko|Zurika]] ''Stiftung Szondi Institut'', studante profundan psikologion, la psikanalizan skolon de sorto-analizado laŭ la metodo de [[Leopold Szondi]].