Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

3 544 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
Swedenborg kaj metafiziko
(Swedenborg kaj metafiziko)
 
La multaj leteroj skribitaj de Lambert kaj prezentitaj en la romano ankaŭ baziĝas sur la vivo de Balzac. Post kiam li finpretigis la unuan version de la verko, Balzac provis ĉarmi la markizinon de Castries per fragmento de amletero el la libro<small><ref>Robb, p. 213.</ref></small>. La leteroj de Lambert al lia onklo pri lia vivo en [[Parizo]] inter [[1817]] kaj [[1820]] esprimas la proprajn emociojn de Balzac, kiam li vizitis la [[Sorbono|universitaton Sorbonne]] dum la sama periodo<small><ref>Bertault, p. 73.</ref></small>.
 
=== Swedenborg kaj metafiziko ===
[[Dosiero:Emanuel Swedenborg full portrait.jpg|thumb|right|180px|La verkaro de [[Emanuel Swedenborg]], precipe ''Paradizo kaj Infero'', multe influis la fikcian, genian knabon Louis Lambert.]]
La ideoj de la [[Svedio|sveda]] filozofo [[Emanuel Swedenborg]] kaj de lia disĉiplo [[Louis Claude de Saint-Martin]] ludas centran rolon en ''Louis Lambert''. [[Madame de Staël]] estas impresita de Lambert, kiam ŝi vidas lin en parko legantan la metafizikan traktaton de Swedenborg ''[[Paradizo kaj Infero]]'' ([[1758]]). La teorioj de la sveda verkisto sekve retroviĝas en la komentoj de Lambert pri menso, animo kaj volo. Precipe gravas laŭ la juna genio la apartigo inter la "interna" kaj "ekstera" estuloj de homo. La ekstera estulo, influita de naturaj fortoj kaj facile studebla de scienco, manifestiĝas ĉe Lambert kiel malforta, ofte malsana korpo. La interna estulo, dume, entenas tion, kio laŭ Lambert estas "''la materia substanco de penso''" : ĝi estas la vera vivo, al kiu Louis Lambert progrese movas tra la romano<small><ref>Maurois, pp. 199–200; Balzac, p. 151; Hunt, p. 48; Oliver, pp. 26–27.</ref></small>.
 
Kelkaj el la analizitaj konceptoj de Swedenborg rilatas interalie al [[lingvo]], sufero, [[memoro]] kaj [[revo]]j. Kiam la studentoj faras plezurpromenadon ĝis la proksima kastelo de Rochambeau, Lambert ekzemple vigle memoras pri tiu loko, kvankam li neniam iris tien antaŭe kaj nur liadire revis pri ĝi. Li kredas, ke lia spirito jam vizitis tiun lokon iam, kiam dormis lia korpo, kaj priskribas tiun sperton kiel "''kompleta apartigo de miaj korpo kaj interna estulo''". Ekzistas liaopinie "''ia neesplorebla movkapableco de la spirito kun efektoj, kiuj similas al tiuj de la movo de korpoj''"<small><ref>Balzac, p. 180.</ref></small>.
 
Samkiel siaj herooj Swedenborg kaj Saint-Martin, [[Honoré de Balzac]] provas konstrui en ''Louis Lambert'' firman teorion por unuigi spiriton kaj materion<small><ref>Bertault, p. 75; Oliver, pp. 27–28.</ref></small>. La juna Lambert mem provas atingi tiun celon en sia ''Traktato pri Volo'', kiu - post la konfiskado fare de la instruisto - estas priskribita jene de la rakontanto :
 
{{cquote|''La vorton "Volo" li uzis por difini ''(...)'' la mason de potenco, per kiu homo povas reprodukti, ekster si mem, la agojn kiuj konsistigas lian eksteran vivon ''(...)'' "Volicio", vorto devenanta de Locke, esprimis la agon, per kiu homo uzas sian Volon. La vorto "Penso", kiun li rigardis kiel la plej fundamenta produkto de Volo, ankaŭ reprezentis la medion, de kie originis la ideoj, al kiuj Penso donas substancon ''(...)'' La Ideo, vorto atribuebla al ĉiuj kreaĵoj de la cerbo, estis la ago, per kiu homo uzas sian Penson. Volo kaj Menso tiel estis la du produktiloj ; Volicio kaj Ideo estis la du produktoj. Volicio, li opiniis, estis Ideo evoluinta el abstrakta al konkreta stato, el ĝia produktanta fluido al solida esprimo ''(...)'' Laŭ li, Penso kaj Ideoj konsistigas la movojn kaj agojn de nia interna estulo, dum Volicioj kaj Volo konsistigas tiujn de la ekstera vivo.''<small><ref>Balzac, p. 185.</ref></small>
}}
 
La esplorado de homaj volo kaj penso ankaŭ rilatas al la intereso de Balzac pri [[Franz Mesmer]], kiu subtenis la teorion de [[Mesmerismo|animala magnetismo]], laŭ kiu ekzistas forto trafluante homojn. La rakontanto dufoje aludas al Mesmer en la teksto, kaj li priskribas sekcion de la ''Traktato pri Volo'' dediĉitan al tiu teorio<small><ref>Balzac, p. 191; Hunt, p. 49; Oliver, p. 29.</ref></small>.
 
=== Religio ===
25 291

redaktoj