Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

20 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
e
roboto aldono de: vls:Bourgondiërs; cosmetic changes
La '''burgundoj''' estis [[orientĝermana lingvaro|orientĝermana]] [[Ĝermanoj|tribo]] kiu probable elmigris de la kontinenta parto de [[Skandinavio]] al la insulo [[Bornholm]], kies malnova nomo en la [[norena lingvo]] daŭre estis ''Burgundarholmr'' (la insulo de la burgundoj), kaj de tie al norda kaj poste okcidenta [[Mezeŭropo]], de la regiono ĉe la riveroj [[Odro]] kaj [[Vistulo]] ĝis fine al sudorienta [[Gaŭlio]] kaj okcidenta [[Ĝermanio]]. Ilia lingvo, la [[burgunda lingvo]], kiu formortis dum la [[5-a jarcento]], apartenas al la [[orientĝermana lingvaro]].
 
En la antikva [[Norena lingvo|norena]] sagao ''Þorsteins saga Víkingssonar'' ("sagao pri Thorstein, filo de Viking"), la insulo ludas rolon. La [[anglosaksa lingvo|anglosaksa]] traduko de la sagao, kiun posedis la angla reĝo [[Alfredo la Granda]], uzas la nomon ''Burgenda land''. La sveda poeto kaj frua mitologo ''Viktor Rydberg'' ([[1828]]–[[1895]]) asertis ke laŭ la frumezepoka teksto ''Vita Sigismundi'' pri la vivo de la legenda burgunda reĝo Sigismundo dum la [[6-a jarcento]], ke la burgundoj en Gaŭlio "tenis rakontajn tradiciojn pri sia skandinavia origino".
 
[[Kategorio:Antikvaj etnoj]]
[[sv:Burgunder]]
[[uk:Бургунди]]
[[vls:Bourgondiërs]]
[[zh:勃艮第人]]
146 493

redaktoj