Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
La romano estis unue eldonita kiel parto de la ''Novaj filozofiaj noveletoj'' fine de [[1832]]. Jam komence de la sekva jaro, la verkisto tamen deklaris, ke ĝi estis "''fuŝita misakuŝo''", kaj li ekis reverki ĝin<small><ref>Maurois, p. 221.</ref></small>. Al tiu teda laboro helpis gramatikisto, kiu akceptis provlegi la verkon kaj onidire trovis "''mil erarojn''" en la teksto. Kiam li revenis hejmen, la verkisto "''ploris pro malespero kaj pro tiu kolerego, kiu posedas vin, kiam vi agnoskas viajn erarojn post tiel peniga laboro''"<small><ref>Robb, pp. 235–236.</ref></small>.
 
Ege pliampleksigita kaj reviziita romano, ''Intelekta historio de L.L.'', estis publikigita en unu volumo en [[1833]]. Balzac, daŭre malkontenta, ankoraŭ reverkis la tekston - kiel li kutimis fari inter eldonoj - kaj aldonis al la verko serion da leteroj skribitaj de la genia knabo, sed ankaŭ detalan priskribon de liaj metafizikaj teorioj. Tiu fina eldono estis publikigita sub la pli simpla titolo ''Louis Lambert'' : ĝi estis aldonita, kune kun ''[[Les Proscrits]]'' kaj la posta romano ''[[Séraphîta]]'', al volumo titolita ''Mistika libro'' ("Le Livre mystique")<small><ref>Bertault, p. 73; Saintsbury, p. xii.</ref></small>.
 
== Resumo ==