Batalo de la Arada: Malsamoj inter versioj

batalo de 1851 en centra Ameriko
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Batalo de la Arada''' estis la plej grava minaco al ĵus kreita Gvatemalo por perdo ĝian suverenecon kaj liberecon kiel sendependa Respubliko. Krome ĝi estis la plej grava mi…
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:18, 17 apr. 2009

La Batalo de la Arada estis la plej grava minaco al ĵus kreita Gvatemalo por perdo ĝian suverenecon kaj liberecon kiel sendependa Respubliko. Krome ĝi estis la plej grava milita venko en ĝis tuta historio kiel sendependa ŝtato. Estas parto de la Milito de Gvatemalo kontraŭ la liberala koalicio de Honduro kaj Salvadoro.

La alianca armeo de Honduro kaj Salvadoro eniris en Gvatemalon la 29an de januaro de 1851. La batalo okazis la 2an de februaro de 1851. La aliancanoj atakis en tri diversaj punktoj. Unue funkciis la artilerio, poste komencis la lukto per bajoneto, dum la artilerio gvatemala pafis. Kiam la rezulto ankoraŭ estis necerta, Carrera ordonis bruligi la kanejon kie agadis la alianca armeo.