Klausen (montpasejo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e apartigila paĝo
e tans --> tra, risiki --> riski
Linio 17:
Vintre Klausenpasejo estas fermita. Somere [[poŝtaŭto|poŝtaŭtobuslinio]] tra la montpasejo ligas la komunumon [[Flüelen]] en [[Kantono Urio]] kun [[Linthal]] en [[Kantono Glaruso]].
 
Inter la jaroj [[1922]] kaj [[1934]] sur la Klausenpasejo okazis montara aŭtomobilkonkurso por aŭtomobiloj kaj motorbicikloj. En la jaroj [[1993]], [[1998]], [[2002]] kaj [[2006]] okazis tanstra Klausen konkursoj kun historiaj aŭtomobiloj. Pro sia vojo la Klausenpasejo estas konata kiel malfacila.
 
La pasejo estas tre ŝatata ekskurscelo por motorbiciklistoj kaj montarbiciklistoj.
 
==Gastronomio==
Sur la pasaltejo troviĝas apud multaj parklokoj kiosko kaj restoracio, memserva restoracio kaj preĝejeto. 100 metrojn sub la pasaltejo situas la hotelo ''Klausenpasshöhe''. Sed ankaŭ jeĉe la vojo mem troviĝas multaj bonaj restoracioj.
 
==Legendo pri la limo inter Urio kaj Glaruso==
Oni rakontas, ke dum [[mezepoko]] estiĝis kverelo inter [[Kantono Urio|Urio]] kaj [[Kantono Glaruso|Glaruso]] pri la landlimoj inter la du kantonoj. La reprezentantoj de la du kantonoj finfine interkonsentis, ke oni decidu en konkurso. Ambaŭ regionoj sendu sian plej bonan kuriston je fiksita tago. Tiu ekkuru je la unua krio de [[koko|virkoko]] unu ek de Glaruso kaj la alia ek de Altdorf. Tie, kie la du kuristoj renkontiĝos, troviĝu estonte la limo inter la du kantonoj. Tiam la homoj en Urio la tagon antaŭan ne donis manĝaĵon al sia virkoko pensante, ke la malsata birdo frue vekiĝos. La homoj el Glaruso siaflanke bone nutris sian virkokon, pensante, ke sata besto pli fidinde laborus. Okazis nun, ke la virkoko malsata frue vekiĝis, kaj la uria kuristo ekkuris ankoraŭ antaŭ la sunleviĝo. La sata glarusa virkoko dume bone dormis, kaj kiam ĝi finfine ekkriis, la suno jam troviĝis alte en la ĉielo. La glarusa kuristo leviĝis, sed jam proksime de Glaruso alvenis la uria kuristo. La glarusanoj nun estis tre malkontentaj, sed ĉar la uriano ne volis tamen risikiriski militon, li proponis, al la glarusa kuristo, ke Glaruso povas rehavi la terenon ĝis tien, kien la glarusano povos lin reporti sur la dorso. Tiel nun la glarusa kuristo prenis la urianon sur sian dorson, kaj li kun tiu ŝarĝo sukcesis kuri ĝis [[Urnerboden]], kie li svenis senforte. Tial la limo inter Urio kaj Glaruso laŭ la legendo ne situas, kiel estus normale, sur la pasaltejo, sed en la glarusa valflanko je duona alteco de la pasejo en la komunumo Urnerboden, kiu vintre estas atingebla nur el la glarusa flanko.
 
==Eksteraj ligiloj==