Theresienwiese: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Muro Bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pt:Theresienwiese
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ru:Луг Терезы; cosmetic changes
Linio 2:
 
 
La '''Theresienwiese''', en Esperanto '''<i>''Tereza Herbejo</i>''''', estas spaco de 46 hektaroj en la sudokcidento de la urbocentro de la germana urbo [[Munkeno]]. De okcidento al oriento la herbejon tranĉas la strato ''Matthias Pschorr'', kies okcidenta fino estas la statuo de ''Bavaria'', virino simboliganta la landon [[Bavario]], kaj orienta fino la placo [[Esperanto]] - malmultaj Esperanto-placoj de la mondo havas tiom urbocentran lokon!
 
Ĝian nomon la ''Theresienwiese'' ricevis laŭ princino ''Therese von Sachsen-Hildburghausen'', edzino de la bavara kronprinco kaj posta reĝo ''[[Ludoviko la 1-a (Bavario)|Ludoviko la 1-a]]'' de Bavario. La nupto de la du nobeloj festiĝis la 12-an de oktobro [[1810]] sur la herbejo, kaj la feston finis ĉevalkonkurso. Pro la decido, ĉiujare ripeti tiun ĉevalan vetkuron tiuloke dum oktobro, ekestis la tradicio de popola festo, kiu ricevis la nomon ''[[Oktoberfest]]'', do '''"Oktobra Festo"''', kaj por multaj turistoj iĝis la stereotipo de bavara vivstilo. Jam dum [[1811]] aldoniĝis agrikultura ekspozicio, ekde [[1818]] ekzistis karuseloj kaj similaj popolaj amuziloj, ekde [[1896]] la unuaj grandaj biergastejaj festotendoj. Nuntempe sur la "Tereza Herbejo", kiun la munkenanoj nur nomas ''die Wiesn'', "la Herbejo", ne nur okazas la Oktobra Festo kun ĉiujare signife pli ol 6 milionoj da vizitantoj de ĉie en la mondo, sed samtempe ĉiujn kvar jarojn ankaŭ agrikultura ekspozicio - plus aldone en printempo la pli eta ''Münchner Frühlingsfest'', vintre la festivalo ''Tollwood'' kaj cirkaj turneoj.
 
Turismaj vidindaĵoj rande de la "Tereza Herbejo" estas, krom la statuo de Bavaria okcidente kaj la Esperanto-Placo oriente, la 97 metrojn alta novgotika preĝejo de Sankta Paŭlo norde, apud kiu troviĝas metro-stacio kun la nomo''Theresienwiese''.
Linio 18:
[[gl:Theresienwiese]]
[[pt:Theresienwiese]]
[[ru:Луг Терезы]]
[[sv:Theresienwiese]]