Piet Mondriaan: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:بيت موندريان
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sh:Piet Mondrian; cosmetic changes
Linio 1:
[[Dosiero:Piet Mondriaan.jpg|thumb|Piet Mondriaan (1872-1944)]]
'''Piet MONDRIAAN''' (naskiĝis la [[7-an de marto]] [[1872]] en [[Amersforto]] kaj mortis la [[1-an de februaro]] [[1944]] en [[New York]]) estis [[Nederlando|nederlanda]] [[pentristo]] laboranta plejparte en eksterlando. Piet Mondriaan ĝenerale rigardatas pioniro de la [[abstrakta arto]]. Lia verkaro monde famas kaj inspiras multajn [[arkitekturo|arkitektojn]] kaj praktikantojn de [[aplikata arto]]. Li mem nomis sian pentrostilon "neoplastikismo".
Siaj verkojn Mondriaan subskribis per "Mondrian". Lia [[naskonomo]] estis Pieter Cornelis, sed ĉirkaŭ [[1911]] li ŝanĝis la antaŭnomon je "Piet".

== Junaĝo ==
[[ImageDosiero:Mondriaan huis Amersfoort 2.JPG|thumb|right|200px|La naskodomo]]
La patrino de Mondriaan estis malsanema, la patro severe [[kristanismo|kristanisma]] kortinstruisto. Pieter havis pli aĝan fratinon Christien (1870-1939) kaj tri pli junajn fratojn, Willem (1874-1945), Louis (1877-1943) kaj Carel (1880-1956). La patro de Mondriaan ŝatis desegni kaj instruis tiun fakon en la lernejo. La pentradon M. lernis ankaŭ de sia onklo Frits, kiu respektinde pentris amatore. In [[1889]] li finis sian edukiĝon je desegno-instruisto en [[elementa lernejo|bazlernejobazlernejoj]]j. En [[1892]] li ankaŭ ricevis la diplomon por [[instruado|instrui]] en [[mezlernejo]].

== Periodo en Nederlando ==

La periodon kiun Mondriaan pasigis en [[Nederlando]] karakterizis maltrankvilo. Li ofte transloĝiĝis, havis multajn [[adreso]]jn en kaj ekster [[Amsterdamo]]. Ankaŭ spirite li estis serĉanto. En [[1893]] li ricevis la konfirmacion de la severa [[Reformita Eklezio]] kaj [[1909]] li aliĝis al la [[teozofio|Teozofia]] Asocio de Amsterdamo. Poste li provis iĝi membro de la [[framasonismo|framasonoj]], sed ili lin malakceptis.

En [[1892]] Mondriaan iris al la Amsterdama artakademio (''kunstacademie''). Komence li pentris banalajn religiajn verkojn kun idealigitaj kamparaj scenoj. Li ankaŭ faris [[portreto]]jn.
Linio 15:
(En mia 22a jaro por mi komencis tre penoza tempo. Por gajni mian vivtenon mi faris ĉiajn specojn de laboro: fari [[bakteriologio|bakteriologiajn]] desegnaĵojn, kopii pentraĵojn en muzeoj, mi ankaŭ instruis legi. Poste mi komencis vendi pejzaĝojn kaj min deprimis, ke mi ne povis perlabori sufiĉe da mono por fari kion mi volas.)

Perdinte iluziojn Mondriaan aliĝis al rondoj de radikalaj maldekstruloj. Post sange finanta [[fervojo|fervoja]] [[striko]] en [[1903]] li forlasis [[Amsterdam]]on kaj ekloĝis en [[Brabant]]. Tie li pentris [[pejzaĝo]]jn, [[sundrono]]jn, [[muelilo]]jn kaj [[floro]]jn, provante trafi la guston de la pagipova publiko.

Mondriaan lasis sin inspiri de [[Vincent van Gogh]], kiu intertempe iĝis pli populara ol dum sia vivo. Dum ĉi periodo M. pentris [[portreto]]jn kaj plu florojn, kiuj memorigas ankaŭ al la verkoj de [[Gustav Klimt]].

Ĉirkaŭ [[1907]] Mondriaan komencis pentri ege stiligitajn pejzaĝojn. Anticipante la estonton li ĉiam pli disiĝis de la [[realismo|realo]]. Liaj verkoj nun montris influojn de la [[Skolo de Hago]] (''Haagsche School'') kaj de la amsterdamaj [[impresionismo|impresionistoj]]. Tiutempe ankaŭ [[Jan Toorop]] grave infuis lian kreadon.

En 1908 Mondriaan ekloĝis en [[Zeeland]] kaj pentris interalie diversajn versiojn de la preĝejo de [[Domburg]].
Mallongan tempon li ankaŭ pentradis laŭ [[Punktismo|punktisma]] stilo.
Linio 23:

[[Dosiero:Mondriaan_schilderij.jpeg|thumb|300px|Romboida Komponaĵo Kun Ruĝo, Grizo, Bluo, Flavo kaj Nigro, 1924-25]]
== Periodo en Parizo: Kubismo ==

[[1911]] Mondriaan transloĝiĝis al [[Parizo]] por ekkoni pli intense la verkaron de [[Pablo Picasso]] kaj aliaj [[kubismo|kubistoj]]. En Parizo li alprenis la nomon "Piet" anstataŭ sia baptonomo ''Pieter Cornelis''. Mondriaan estis influata de la verkoj de PICASSO kaj [[Georges Braque]]. Liaj pentraĵoj iĝis pli kaj pli abstraktaj same kiel iliaj titoloj, ekzemple ''Komponaĵo nr. 9''

== Denove en Nederlando: nun pure abstrakta ==

En la jaro [[1914]], dum komenciĝis la [[Unua mondmilito]], li vizitis sian malsanan patron. Pro la militaj cirkonstancoj li ne povis reveni al Parizo kaj ekloĝas en [[Laren (Noord-Holland)|Laren]], loko tre ŝatata de artistoj.
Mondriaan konatiĝis kun [[Theo van Doesburg]] kaj skribis en ties [[ĵurnalo]] [[De Stijl]] traktaĵojn pri arto. Ankaŭ [[Bart van der Leck]] grave influis Mondriaan.

Ekde [[1917]] ĉia realismo malaperis el liaj verkoj kaj iom post iom ankaŭ ĉiaj movo kaj profundo. De tiam li uzadis plu nur la primarajn [[koloro]]jn, [[ruĝa]]n, [[blua]]n kaj [[flava]]n, krome [[griza|grizogrizon]]n, [[blanko]]n kaj [[nigro]]n.

Nun ĉiuj verkaĵoj liaj havas [[statiko|statikan]] firmecon kaj stabilecon, kiuj estas karakterizaj por [[arkitekturo]].

== Dua Periodo en Parizo ==

En [[1919]] Mondriaan reiris al sia malnova ateliero en [[Parizo]]. Li rimarkas, ke la kubistoj ne iras la saman radikalan vojon, kiun li elektis; ili ankoraŭ enmetas realecajn elementojn en siajn verkojn. Picasso plu faros tion dum sia tuta vivo.

En ĉi periodo M. fojfoje pentras florojn — verŝajne ĉefe vendocele, sed eble ankaŭ por simboli virinon venantan en lian vivon. En [[1921]] mortis la patro de Mondriaan.

Okaze de lia 50-a jubileo en [[1922]] la amsterdama urbomuzeo ([[Stedelijk museum (Amsterdam)|''Stedelijk museum'']]) prezentis superrigardan ekspozicion de lia verkaro.

Lia laŭkomisia verko ''Komponaĵo kun du linioj'' estas kulmina. La diagonale pendigita kvarangula pentraĵo ampleksas simple du kruciĝantajn nigrajn liniojn sur blanka fono. La tre zorgeme lokitaj linioj impresas stabilaj malgraŭ la ŝajne nestabile pendanta kadro. Kiel ornamo de la urbodomo de [[Hilversum]] (planita de [[Willem Marinus Dudok]]), la bildo ne plaĉis al la urbanoj. Pro tio oni vendis ĝin al [[Amsterdam]].

En tiu ĉi periodo Mondriaan severe diferencigis liniojn kaj areojn. Linio ĉiam estis nigra, areo estis blanka aŭ ricevis koloron, sed tiam nur ruĝan, flavan aŭ bluan.

== Renovigo en New York ==

En la jaro [[1938]] iris al [[Londono]]. Post kiam [[bombo]] trafis lian [[parcelo]]n li translokiĝis al [[New York]]. Strebante al renovigo, siajn principojn li rompis. Koloroj pli forte revenis en liajn verkojn, kaj kelkaj bildoj eĉ tute ne havas nigrajn liniojn.
Linio 60:
En la jaro [[1944]] Mondriaan mortis 72-jara pro pulminflamo. Lia restaĵo estis enterigita en la tombejo [[Cypress Hill Cemetery]] de [[New York]]. (daŭrigota)

== Citaĵo ==

'''Piet Mondriaan''': « ''Kion mi volas esprimi en mia verko? Nenion alian ol kion alstrebas ĉiu alia artisto: atingi harmonion per ekvilibro de la rilatoj de linioj, koloroj kaj areoj, sed nur en la maniero plej klara kaj forta.'' »

== Bibliografio ==
{{commons|Piet Mondriaan}}
* Hans Locher: ''Piet Mondrian. Colour, Structure, and Symbolism''. Bern-Berlin: Verlag Gachnang & Springer, 1994. ISBN 978-3-906127-44-6
* Faerna, José María, ed. (1995). ''Mondrian: Great Modern Masters'', New York: Harry N. Abrams, Inc.
* Mondrian, Piet, [[Harry Holtzman]], ed., and Martin S. James, ed. (1993). ''The New Art – The New Life: The Collected Writings of Piet Mondrian'', New York: Da Capo Press
Linio 74:

{{leginda}}
{{LigoElstara|hr}}

[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1872|MONDRIAAN, Piet]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1944|M]]

{{LigoElstara|hr}}

[[ar:بيت موندريان]]
Linio 109 ⟶ 108:
[[ro:Piet Mondrian]]
[[ru:Мондриан, Пит]]
[[sh:Piet Mondrian]]
[[simple:Piet Mondrian]]
[[sl:Piet Mondrian]]