Justus von Liebig: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:يوستوس فون ليبيغ; cosmetic changes
Linio 2:
'''Justus Liebig''', ''ekde la jaro 1845:'' '''von Liebig''' (n. la [[12-an de majo]] [[1803]] en [[Darmstadt]], m. [[18-an de aprilo]] [[1873]] en [[Munkeno]]), estis [[Germanoj|germana]] [[kemiisto]].
 
== Vivo ==
Justus Liebig naskiĝis kiel filo de farboproduktisto kaj -komercisto en la germana urbo Darmstadt. Jam frue li eksperiemntis kun materialoj, kiujn li trovis en la metiejo de la patro, kaj evolugis fortan intereson pri [[kemio]]. La gimnazion, kiu tradicie en Germanio finiĝas post la 13-a lerneja jaro, li nur vizitis ĝis la 11-a lerneja jaro, do ne ricevis la [[abituro|abituran ekzamenon]]. En la urbeto [[Heppenheim]] 20 kilometrojn sude de Darmstadt li komencis lerni la metion de apotekisto, sed post nelonga tempo nekontente ĉesis la metilernadon.
 
[[Dosiero:Young-Justus-Liebig.jpg|thumb|left|160px|<center>Liebig kiel juna studento dum la jaro 1821 (desegnaĵo de 1843)]]
Dum oktobro [[1819]] li en la [[universitato de Bonn]] komencis studi kemion. Profesoroj ekaprezis lian talenton kaj li dungiĝis kiel asistanto en universitata laboratorio. Kiam lia ĉefa profesoro ricevis novan postenon en la [[universitato de Erlangen-Nurenbergo| universitato de Erlangen]], Justus Liebis sekvis lin kaj en [[Erlangen]] doktoriĝis. Dum maro [[1822]] li partoprenis en demonstracioj de demokratiemaj studentoj kaj sekve estis serĉata de la loka polico, tiel ke li devis fuĝi hejmen al [[Darmstadt]]. Lia profesoro en Erlangen poste atingis, ke la grandduko de Darmstadt atribuis al Justus Liebig [[stipendio]]n, kiu ebligis pluan studadon en la universitato [[Sorbonne]] de [[Parizo]]. Ĉi-tie li konatiĝis kun la siatempe plej progresemaj profesoroj pri kemio.
 
[[Dosiero:Justus von Liebig.jpg|thumb|framed]]
Pro subteno de la natursciencisto [[Alexander von Humboldt]], Justus Liebig en aĝo de nur 21 jaroj dum majo 1824 iĝis eksterordinara profesoro ĉe la [[universitato de Gießen]]; jaron poste li iĝis ordinara profesoro. Malgraŭ minimuma salajro kaj la neceso mem aĉeti multajn materialojn por eksperimentoj, liaj interesaj instrumetodoj rapide igis lin tre populara profesoro. Por mildigi la privatajn financajn problemojn, Justus Liebig de 1827 ĝis 1833 kune kun tri aliaj profesoroj pri kemio vivtenis privatan instituton, kiu edukis apoteko-helpistojn. Pro lia kreskanta renomo, iom post iom studentoj el pluraj ŝtatoj (inter ili 84 angloj kaj 18 usonanoj) aliĝis al la [[universitato de Gießen]], por aŭdi liajn prelegojn pri kemio kaj [[farmacio]]. Dum [[1845]] li pro siaj meritoj estis nobeligita (ekde tiam li portis la vorteton "von" en sia nomo).
 
Li ricevis posteno-ofertojn de la universitatoj [[Tallinn]] 1827, [[Göttingen]] 1835, [[Sankt-Peterburgo]] 1839, [[Vieno]] 1841, [[Londono]] 1845 kaj [[universitato de Hajdelbergo| Hajdelbergo]] 1851, kiujn li malakceptis, sed surbaze de kiuj li paŝon post paŝo povis elmarĉandi pli bonan salajron en la [[universitato de Gießen]]. Dum [[1852]] li tamen akceptis oferton pri profesoriĝo en la [[universitato de Munkeno|Ludoviko-Maksimiliano-Universitato Munkeno]]. Post kiam li evoluigis mineralan [[sterko]]n surbaze de superfosfato, li iĝis kunfondanto de la Bavaria Akcia Kompanio pri Kemiaj kaj Agrikulturaj Fabrikaĵoj, kiuj ankoraŭ nuntempe ekzistas kun la nuna germana nomo "Süd-Chemie". La [[15-an de decembro]] [[1859]] li iĝis prezidanto de la [[Bavario|Bavaria]] [[Akademio de Sciencoj]], kaj havis tiun postenon ĝis sia morto la [[18-an de aprilo]] [[1873]]. Dum [[1870]] li aldone iĝis honora civitano de la urbo [[Munkeno]].
 
[[Dosiero:Briefmarke deutschland 55cent justus liebig 1803 2003.png|thumb|220px|<center>germania 55-[[Eŭro|cenda]] [[poŝtmarko]], kiu aperis dum 2003 okaze de la 200-a naskiĝtago de Justus von Liebig]]
Linio 41:
 
{{DEFAULTSORT:Liebig, Justus von}}
{{LigoLeginda|de}}
 
[[Kategorio:Germanaj kemiistoj]]
Linio 46 ⟶ 47:
[[Kategorio:Mortintoj en 1873]]
 
[[ar:يوستوس فون ليبيغ]]
{{LigoLeginda|de}}
 
[[bg:Юстус фон Либих]]
[[bs:Justus von Liebig]]