Festivalo de Bayreuth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ko:바이로이트 축제, zh:拜罗伊特音乐节; cosmetic changes
Linio 30:
[[Dosiero:Festspielhaus Bayreuth Innen.JPG|thumb|<center>la publika spektejo de la festivalejo]]
[[Dosiero:Bayreuther Festspiele.JPG|thumb|<center>festivala atmosfero]]
La festivaloj komenciĝis la 30-an de 1951 per spektakla surscenigo de la opero [[Parsifal]] sub la gvido de Wieland Wagner kun tre malabunda sceneja dekoro. La novkomencon post la naziaj jaroj kune - arte kaj organize – gvidis la nepoj Wieland kaj Wolfgang Wagner. Ili sukcesis establigi ĉiujaran festivalon, kun kutime unu novspeca surcenigo po jaro, el la ĉefaj operoj de Richard Wagners: ''[[Der fliegende Holländer]]'', ''[[Tannhäuser kajund der Sängerkrieg auf Wartburg]]'', ''[[Lohengrin]]'', ''[[Der Ring des Nibelungen]]'' (kun la kvar unuopaj operoj ''[[Das Rheingold]]'', ''[[Die Walküre]]'', ''[[Siegfried (opero)|Siegfried]]'', ''[[Götterdämmerung (opero)|Götterdämmerung]]''), ''[[Tristan kaj Isolde (opero)|Tristan kajund Isolde]]'', ''[[Die Meistersinger von Nürnberg]]'' kaj ''[[Parsifal]]''.
 
Fojfoje aldone ankaŭ la 9-a simfonio de [[Ludwig van Beethoven]] prezentiĝis en la festivalejo. Richard Wagner mem digigente prezentis tiun simfonion la 22-an de majo 1872 en la grafa operejo de Bayreuth, okaze de la ekkonstruko de lia festivalejo. Kadre de la festivalo la simfonio reprezentiĝis sub la dirigentoj [[Richard Strauss]] (1933), [[Wilhelm Furtwängler]] (1951, 1954), [[Paul Hindemith]] (1953), [[''Karl Böhm]]'' (1963) kaj [[''Christian Thielemann]]'' (2001). Okaze de la 100-jara mortotago de [[Franz Liszt]], la bopatro de Richard Wagner, dum la jaro 1986 prezentiĝis ties [[Faŭsto]]-simfonio.
 
Plurfoje novaj impulsoj por la tutmonda opera kaj muzikteatra kulturo disradiis de Bayreuth aus, ekdemple ekde la jaro 1951 per la surscenigoj de ''Wieland Wagner'', kiu per sia malplenigo de la scenejo, kiu restis malplenega kaj preskaŭ sendekora, kreis estetikan novkomencon, kaj ĝis la 1970-aj jaroj influis modernismajn operajn kaj muzikteatrajn prezentojn. Dum la jaro 1976, okaze de la 100-jara jubileo de la festivalo, la enscenigo de la opero ''La Ringo de la Nibelungo'' sub la gvido de [[''Patrice Chéreau]]'' kreis plian ampleksan stilan ŝanĝon kaj novigon, kiu komence ankaŭ vekis drastan irigixton kaj proteston en la publiko, sed pli poste akceptiĝis arte elstara. El muzika vidpunkto la festivalaj prezentoj – aparte rilate al la koruso kaj orkestro – konsideriĝas internacie elstaraj, al kio kontribuas ankaŭ la arkitektura kaj akustika aparteco de la festivalejo.
 
La ĉiujare okazantajn kaj plurjare antaŭe elaĉetitajn 30 operajn prezentojn povas vidi pli-malpli 58.000 spektantoj. Ĉiujare registriĝas ĝis 500.000 mendoj je biletoj, tiel ke inter mendo kaj ricevo de bileto ofte estas sep aŭ pli da atendaj jaroj. Pro la alta bezono da biletoj, multoble pli granda ol la haveblo, dum la lastaj jaroj tre altiĝis bileto-prezoj en la "nigra merkato", aparte per interretaj bileto-ofertoj.