Lohengrin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {| cellpadding="2" style="float: right; width: 307px; background: #e3e3e3; margin-left: 1em; border-spacing: 1px;" |- ! colspan="2" | Lohengrin |- style="background: #ffffff;" | stilo: |…
 
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
* Ortrud, edzino de Friedrich (drama [[soprano]] aŭ [[mezosoprano]])
* la armea vokisto de la reĝo ([[baritono]])
* kvar brabantaj nobeloj (du [[tenoro]]j, du [[[[baso]]j)
* kvar nobelaj knaboj (du [[soprano]]j, du [[aldo]]j)
* duko Gottfried, frato de Elsa (senkanta rolo)
Linio 34:
La literatura personaĵo de la kavaliro ''Loherangrîn'' aperas kiel flanka figuro en la lasta ĉapitro de la versa eposo ''[[Parzival]]'' de la mezepoka poeto [[Wolfram von Eschenbach]]. La kavaliro de la [[Sankta Gralo]] Loherangrîn, filo de la reĝo de la Sankta Gralo [[Parsifalo]], sur cigno estas sendita kiel subtenanto kaj gardanto al la dukino de Brabanto. Kondiĉo por tiu helpo estas, ke ŝi neniam rajtas demandi lin pri lia nomo. Kiam ŝi tamen demandas lin, li devas forlasi ŝin.<ref>[http://www.hs-augsburg.de/~harsch/germanica/Chronologie/13Jh/Wolfram/wol_pa16.html kronologia superrigardo pri la versa dramo ''Parzival'' (germane)]</ref> Richard Wagner prenis la figuron kaj ampleksigis la demando-malpermeson al la kerno de rakonto, kiu montras la interrilaton inter la [[ĝermanaj dioj]] kaj la jen ĝojanta jen suferanta homaro, kaj same la tension inter la frumezepoka [[kristanismo]] en Eŭropo kaj la antaŭa mondo de la [[ĝermanaj dioj]]. Samtempe li provas enplekti elementojn de la antikva helena [[tragedio]] en la rakonton.
 
[[Dosiero:Ortrud.JPG|thumb|left|150px|<center>la aktorino ''Doris Soffel'' en la rolo de Ortrud, kiu ruze klopodas disigi la paron Lohengrin kaj Elsa]]
== Komponaĵo ==
Per la opero ''Lohengrin'' la komponisto kreis la novan operan formon de "trakomponita muzika dramo". La komponaĵo ne estas dividita al unuopaj scenoj, sed senenterrompe estas ludata en plenaj (kutime tri) [[akto]]j, dividitaj per (kutime sekve du) [[paŭzo]]j por la spektantaro. Richard Wagner per tiu nova modelo intence distanciĝis de la tradicia strukturo de "numera opero" kun [[ario]]j, [[recitativo]]j kaj [[koruso|korusaj kantoj]]. Tamen ankaŭ en la opero Lohengrin ankoraŭ restis grandaj fragmentoj similaj al tradiciaj [[ario]]j aŭ [[koruso|korusaj kantoj]]. Ekzemploj estas la rakonto de dukino Elsa pri sia sonĝo, aŭ la rakonto de Lohengrin pri la [[Sankta Gralo]], kiuj daure memorigas pri la formo de la klasika solista [[ario]].