Duklando Brabanto: Malsamoj inter versioj

2 892 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: thumb|right|<center>blazono de la dukoj de Brabanto '''Brabanto''' - nederlande ''Brabant'' ['bra:bant] - estas historia regiono, kiu proksimume kov…)
 
Dum la jaro [[870]] la teritorio kiel parto de la franka regno [[Lotaringo]] (latine ''Lotharii Regnum'', germane ''Lothringen'') membriĝis en la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]] kaj tiam jam nomatis duklando. Inter la la jaroj 900 kaj 923 Lotaringio iĝis parto de la okcidentfranka regno de [[Karlo la 3-a (Francio)|Karlo la Simpla]]. Ekde la jaro [[959]] Brabanto estis regita de la grafoj de [[Verdun]].
 
Dum la [[11-a jarcento]] la kvar graflandoj en Brabanto estis dividitaj al tri regantoj: la centro iĝis posedaĵo de la grafo de [[Leuven]], la nordoriento de la grafo de [[Flandrio]] kaj la sudo de la grafo de [[Henegovio]].
''[Jen nur komenco - kompletigota]''
 
== Alta kaj malfrua mezepoko ==
[[Dosiero:Brabant1477.png|thumb|right|<center>Brabanto dum [[1477]]]]
Graf Gotfrido la 1-a de [[Leuven]] dum la jaro [[1106]] ricevis la duklandon Malala Lotaringo. Lia pranepo Henriko 1-a dum la jaro 1183 ankaŭ alprenis la titolon duko de Brabanto.
 
La dukoj de Brabanto baldaŭ atingis potencon kaj suverenecon, sed ankaŭ havis multajn militojn kun la najbaraj regnoj kaj daŭre alternis inter alianciĝo kun la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]] unuflanke kaj kun [[Francio]] aliflanke.
 
Post la morto de la brabanta duko Johano la 3-a dum la jaro [[1355]] la edzo de la duka filino Johana, Vencelo la 1-a de [[Luksemburgio]], unuigis Brabanton kun sia propra hereda regno. Sub li komenciĝis nestabila periodo, kaj kiam liaj posteuloj mortis seninfane, dum la jaro [[1430]] la regnoj Brabanto, Limburgo kaj Luksemburgio falis al Filipo la Bona de [[Burgundio]], kaj fine pro la geedziĝo de Maria de Burgundio kun [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]], reganto de la [[Sankta Romia Imperio]], kun la aliaj nederlandaj provincoj al la [[Habsburgoj]].
Brabanto estis la kerno de la [[hispana Nederlando]], kaj [[Bruselo]] ties ĉefurbo.
 
== Moderna epoko ==
[[Dosiero:Blaeu 1645 - Brabantia Ducatus.jpg|thumb|left|<center>la duklando dum la jaro [[1645]]]]
Pro la ribelo de [[Nederlando]] la norda parto ([['s-Hertogenbosch]]) estis dividita de la duklando kaj dum [[1648]] iĝis parto de la nederlanda unio, dum suda Brabanto ĝis la jaro [[1714]] restis teritorio de la reĝlando Hispanio, poste reiĝis teritorio de la habsburga [[Aŭstrio]]. Inter la jaroj [[1974]] kaj [[1810]] Brabanto sekve de la konkero de la franca armeo de [[Napoleono]] estis konkerita de [[Francio]]; laŭ la decidoj dela [[Viena Kongreso]] de la jaro [[1815]] ĝi iĝis parto de la Unuiĝinta Reĝlando [[Nederlando]] - konsistiganta la tri provincojn Norda Brabanto, Antverpeno kaj Suda Brabanto. En la suda provinco kun ties ĉefurbo [[Bruselo]] dum la jaro [[1830]] centris la ribelo de la belgaj katolikoj kontraŭ la nederlanda protestanta ŝtato, kaj sekve de la ribelo Suda Brabanto kaj Antverpeno iĝis partoj de la nova Reĝlando [[Belgio]], dum Nord-Brabanto restis parto de [[Nederlando]].
 
Ekde la mezo de la 19-a jarcento la titolo "duko de Brabanto" estas tradicie donata al la plej aĝa filo de la belga reĝo, aŭ kaze de nehavo de reĝa filo, al la plej aĝa nepo de la belga reĝo.
 
== Opero [[Lohengrin]] ==
La germana komponisto [[Richard Wagner]] dum la jaro [[1850]] situigis la enhavon de la romantika opero [[Lohengrin]] en Brabanto - en la verko ĉefrolis dukino "Elsa de Brabanto", kiu tamen ne estas historia personaĵo.
 
[[Kategorio:Historio de Belgio]]