Bonsajo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Wutsje (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de 88.245.44.173 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Alexbot
Linio 5:
 
==Bonsajo kaj ĝia ĝenerala priskribo==
 
http://www.bonsaici.com
 
 
Bonsajo, traduko el la japana 盆栽 [bonsai], signifas "kreskaĵon en plata ujo". Kiel devena lando de bonsajo estis erare konsiderata [[Japanio]], sed fakte la arto de kulturado de miniaturaj arboj en ujoj aperis en malnovepoka [[Ĉinio]] proksimume antaŭ 2 mil jaroj. La arto kulturi bonsajojn venis en Japanion nur en la [[6-a jarcento]], kune kun [[budhismo]]. Ĉi tie la arto de kulturado de bonsajoj ricevis pluan evoluon. Kaj ĝuste de tie ĉi ĝi komencis sian venkan marŝon tra la tuta mondo. Japanio surprenis rolon de peranto inter Ĉinio kaj Okcidento. Ĝuste en la lando de eliranta suno estis maniero de kulturado de bonsajoj plibonigita kaj reguligita. La arto de moderna kulturado de bonsajoj estiĝis komence de la [[20-a jarcento]]. La ĉefa celo de tiu ĉi arto estas helpe de senĉesa serĉado de novaj [[formo]]j krei el ordinaraj kaj ekzotikaj arboj, kulturitaj en naturkondiĉoj, bonsajon. Diference de tradicia, ĉina, estas por japana bonsajo karakteriza pli granda eleganteco.