Trobadoro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La '''
Ili skribis kaj kantis en la [[Okcitana_Lingvo|okcitana lingvo]], kaj la vorto "trobadoro" mem devenas el tiu lingvo. En la okcitana, "trobar" [truba'] signifas "trovi", kaj ankaŭ rilatas al la vorto "tròpa" (esperanto = tropo, vortfiguro). La trobadoro (okcitanlingve : ''trobador'' [trubadu']), estas do tiu, kiu "trovas rimojn kaj versojn".
Linio 10:
==Historio==
Vorto '''trobadoro''' originas el la okcitana ''trobar'', tio estas, ''trovi'' (inventi) [[kanzono]]jn. La verbo ''trobar'' mem devenas de la latina mezepoka ''tropare'', verki [[tropo]]jn ([[vortfiguro]]jn).
Linio 24 ⟶ 23:
==La akompana muziko==
Oni konas la akompanan muzikon nur de 400 kanzonoj. La konservita muziko estas ankoraŭ misterplena. Ĝin oni skribis per la epokaj kvadrataj [[noto]]j, nomitaj [[neŭmo]]j; lin oni uzis ankaŭ por la [[gregoria ĉanto]]. Tiuj neŭmoj indikas la [[alteco]]n de la sonoj, sed neniel la [[daŭro]]n. La plej malfacila punkto restas tiu de la grupoj de notoj, kiujn oni kantu sur la sama [[silabo]]; la [[muzikologo]]j nomas ilin [[ligaĵo]]j. Tiu trobadora muziko estis tre parenca kun la [[eklezia muziko]], kaj precipe kun la tiel nomita [[polifonio]]. La ŝafistaj kantoj de [[Sicilio]] aŭ de [[Korsiko]] estas similaj al tiu trobadora muziko.
Linio 32 ⟶ 30:
==Versfarado==
Se la neindiko de la daŭro de la notoj lasis multe da libereco al la [[interpretisto]] de la kanzono rilate la muzikan parton, la afero estis tute alia pri la [[verso]]j de la [[teksto]]. La [[versfarado]] estis ekstreme rigora kaj kompleksa. La [[verso]] plej uzata estis la [[deksilabo]], kiu plene akordiĝis kun la [[okcitana lingvo]]. La [[poemo]]j dividiĝis en [[strofo]]j, kaj la versoj ne nur rimis interne de la strofo, sed ofte la [[rimo]]j retroviĝis de unu strofo al alia, foje kun regula ŝanĝo de unu strofo al alia. Ekzemple la rimo de la unua verso de la unua strofo fariĝis la rimo de la dua verso de la dua strofo, poste la rimo de la tria verso de la tria strofo... En la interno de la versoj ofte aperis [[aliteracio]]j ([[sonripeto]]j); ankaŭ reuzo de la lasta vorto de strofo ĉe la komenco de la sekva, aŭ male ĉe la fino de la unua verso de la sekvanta strofo (''rimas capcaudadas'' aŭ ''capfinidas''). Tia komplekseco faris la poeziaĵon vera teksaĵo; la trobadoroj mem uzis tiun vorton: ''entrebescament'', kiu ĝuste signifis [[teksaĵo]]n. Neniam la [[franca poezio]] atingis tiun nivelon de rafiniteco, krom eble ĉe la 20-a jarcenta poeto [[Aragon]], kiu sciis krei tiajn reaperojn de rimoj, tiajn internajn rimojn aŭ [[asonanco]]jn, imitante precize la teknikon de la trobadoroj.
La plej ofta poemomodelo estis la kanzono, kun ses strofoj el ses deksilaboj. Ĝia temo estas plej ofte gurdita: la poeto laŭdas la revenon de la bela sezono, kun la naturo plena de ekfloradoj kaj de birdaj amkantoj, dum li male reliefigas sian malesperon antaŭ la deteno de la plej aminda virino, kiu rifuzas aŭskulti lin.
==Temoj==
Prikantas la trobadoroj plejofte amon, al [[damo]] ofte pli aĝa, socie pli altanivela. Tiu amo baziĝas sur admiro kaj respekto; ĝi estas platona, almenaŭ teorie; ĝi promesas fidelecon al la elektito, kaj asertas, ke la amanto trapasos ĉiujn eltenindaĵojn por meriti la amon de la adorata grandsinjorino. Do reliefigataj estas la kvalitoj de la kavalirecaj medioj: respekto al la [[hierarkio]], sindonemo, eltenemo, kuraĝo, [[kortega ĝentileco]], perfekta obeo al la amatino konsiderata kiel vera [[suzereno]], tio estas, estranta grandsinjoro; cetere la [[poeto]] nomas sian amatinon ''Midons'', kio ĝuste signifas: suzerena Moŝto, kaj ne suzerenino! La plej malŝatataj [[malvirto]]j estas [[avareco]], [[ĵaluzeco]] kaj [[misklaĉado]] de la aliaj [[kortegano]]j. ''Lauzengier'', misklaĉulo, estas la plej granda finomo! Malstabila ekvilibro: la poeto devis prikanti flatitan sinjorinon, kiu ne devis respondi al tiu amo, kaj la [[edzo]] de la damo ne rajtis interveni, fidante nur je la fideleco de l' edzino; dume neniu alia devis enmiksiĝi en tio per [[klaĉo]]j aŭ denuncoj! [[Bernard de Ventadorn]] tamen estis forpelita de sia suzereno ĉar la suzerenino ne restis sufiĉe malvarma antaŭ la kanzonoj. Malfeliĉa trobadoro estis eĉ punata per tranĉo de la lango! La turmentisto eble kompatis, kaj nur ŝajne obeis, ĉar tiu Peire Vidal povis rekanti, sed en alia kortego!
Tamen ekzistas aliaj temoj ol la prikantado de la rafinita amo (''la fin amor''). La trobadoro ne ĉiam senfine atendas la kompaton (''merces'') de l' amata. En la ĝenro [[tagiĝo]] (''alba'') la temo estas la kruela reveno de la [[taglumo]], kiu devigas la amanton forlasi la liton de sia amatino; la gardista kanzono (''pastorela'') ĝenerale priskribas lertaĵon de izola ŝafistino por elturniĝi el la premo de alveninta sola [[kavaliro]]; la [[tenso]]n rivala [[dialogo]] kontraŭstarigas du trobadorojn, kiuj inter si luktas kante pri antaŭelektita [[temo]]; fama restis la tenson inter [[Raimbaud de Aurenĝa]] kaj [[Guiraud de Bornelh]] pri la maniero verki: ĉu klare (''trobar leu'') ĉu hermetike (''trobar clus''). La poezio evoluis, laŭlonge de la 150 jaroj de la trobadora epoko; kelkaj poemoj de la lasta periodo estas preskaŭ surrealismaj, Ekzistas ankaŭ la ''planh'', la [[plendo]], ofte pri la morto de suzereno aŭ de grandnobelo; ankaŭ la ''sirventes'', defenda [[pamfleto]], kiel tiuj de la lasta periodo, kontraŭ la abomeninda invado de la [[francoj]], kiuj venis priplagi la landon, okaze de la [[Albiĝensa Krucomilito]]. Nin modernulojn amuzas la erotikaj poemoj, kiel tiuj de Vilhelmo la 9-a; kaj male plej malplaĉas la abomeninda ĝojo de [[Bertrand de Born]], kiu glorigas la fian plezuron de militado, antaŭ la kadavroj de batalintoj trapikitaj per lancoj kaj cirkaŭitaj de izolaj senrajdulaj ĉevaloj.
==Influoj al
La trobadoroj mem ricevis influon probable de [[Al-Andalus]], la hispana araba regolando, kiu tiam en la suda [[Hispanio]] brilis en la [[islamismo|islama]] mondo. Ili certe interŝanĝis influojn; tion pruvas similaĵoj inter la trobadora kanzono kaj la [[zagalo]] de l' arabaj poetoj; oni ankaŭ trovas bildojn el [[manuskripto]]j aŭ [[vitralo]]j montrantaj arabajn kaj okcitanajn poetojn en kunaj aŭ rivalaj kantoj. Tiuj renkontoj devis esti oftaj; male al komuna opinio oni multe vojaĝis en [[Mezepoko]], ofte foren (oni nur pensu pri la senĉesaj [[pilgrimo]]j) kaj interŝanĝoj inter kortegoj estis kutimaj. Cetere jam komenciĝis la [[krucomilito]]j ĝis [[Oriento]], kie okcidentaj kavaliroj instalis [[feŭdobieno]]jn en islamaj teritorioj kaj alkutimiĝis kun la lokaj moroj, interlie kun kantata poezio akompane de muziko.
Linio 56 ⟶ 50:
*[[Pèire Vidal]]
==
*[[Okcitanlingva_literaturo|Okcitana literaturo]]
|