Intercivitana Milito de Salvadoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
 
=== La 1970-aj jaroj ===
Dum la [[1970-aj jaroj]] Salvadoro iĝis iom post iom socia konfliktaro. La manko de libero, la abisma vakuo inter riĉuloj kaj malriĉuloj (la 10 % de la populacio ĝuis la 80 % de la riĉoj de la lando), sume al la kreskanta internacia kontraŭstaro inter kapitalismaj kaj komunismaj landoj, plikomplikis la landan situacion. En [[1970]] naskiĝis la organizo Fuerzas Populares de Liberación "Farabundo Martí" (FPL), disigaĵo el la [[Partido Comunista Salvadoreño]] (fondita en [[1930]]). En [[februaro]] de [[1971]], la "Grupo", organizo formita de universitatanoj, (antaŭaĵo de la [[''Ejército Revolucionario del Pueblo (El Salvador)|Ejército Revolucionario del Pueblo]]'', ERP) kidnapis kaj mortigis la entrepreniston Ernesto Regalado Dueñas en la unua perarma ago de revolucia maldekstra grupo.<ref>David Escobar Galindo, [http://archive.laprensa.com.sv/20060520/opinion/483679.asp El duelo por el "Duelo"]</ref> En la balotado de la 20a de februaro de [[1972]] la civila opozicio formis aliancon ''Unión Nacional Opositora'' (UNO) kiu prezentis kiel porprezidenta kandidato la eksurbestron de [[San Salvador]], [[José Napoleón Duarte]]. Post la balotado la Centra Konsilantaro pri Balotadoj proklamis venkinton la oficialan kandidaton, nome kolonelo [[Arturo Armando Molina]]. La UNO denoncis grandan balotan fraŭdon.<ref>''Historia de El Salvador'', Tomo II, pág. 234</ref>}}
 
La 25an de marto de [[1972]] proteste kontraŭ la fraŭdo grupo de junaj militistoj klopodis puĉi malsukcese. La malsukceso balota kontribuis akceli la sociaj radikaligon kaj plinombrigi la membraron de la ĵuse fonditaj gerilaj organizoj.<ref>ibid. pág. 240</ref> Februare de [[1977]] en nova fraŭda balotado oni elektis prezidento la generalon [[Carlos Humberto Romero]].
 
En [[1975]] oni konstituis la ''Fuerzas Armadas de la Resistencia Nacional'' (FARN), kiel disiĝo el la ERP kaj en 1976 eliris la [[''Partido Revolucionario de los Trabajadores Centroamericanos]]''. Tiuj armilitaj grupoj kooperis kun la laboristaj, kamparanaj kaj studentaj organizoj. Por financi sin la novaj gerilaj grupoj organizis kidnapojn de entreprenistoj kaj funkciuloj kiel tiuj de Roberto Poma (fare de la ERP) kaj Mauricio Borgonovo Pohl (fare de la FPL), ambaŭ okazintaj en [[1977]]. La registaro de Molina kaj tiu de lia sukcedanto Romero klopodis bremsi la kreskon de la maldekstra movado per perforto fare de la polico kaj de la paramilita grupo ORDEN (ordo). Okazis organizita amasmortigado de onstruistoj, kamparanaj kaj sindikatistaj estroj kaj universitataj studentoj kaj subpremado de publikaj manifestacioj, kiel la nuligo de studenta marŝado la 30an de julio de [[1975]] kaj la nomita ''amasmortigado de la ŝtuparo de la katedralo'' la 8an de majo de [[1979]].
 
 
==Notoj==