Fantoma ŝipo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|<center>la ŝipo ''Mary Celeste'' dum la jaro [[1861, kiam ĝi ankoraŭ nomiĝis ''Amazon'']] '''Fantomaj ŝipoj''' estas la nomo por…
 
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
[[Dosiero:Flying Dutchman, the.jpg|thumb|<center>la legenda fantoma ŝipo "La Fluganta Holandano", pentraĵo de ''Albert Pinkham Ryder'', Amerika Arta Muzeo en [[Vaŝingtono]]]]
En Eŭropo historie aparte konatis la legendo pri nederlanda velŝipo, kiu en ŝtorma vetero ne sukcesis pasi la [[Bonespera Kabo|Bonesperan Kabon]], kaj kiu poste laŭdire estis vidate sub misteraj cirkonstancoj en plej diversaj partoj de la mondaj oceanoj, kaj laŭ la maristaj superstiĉoj alportis morton aŭ almenaŭ malfeliĉon al ĉiu, kiu ĝin vidas. La legendon la komponisto [[Richard Wagner]] uzis kiel materialo por sia opero [[La Fluganta Holandano]], kaj ankaŭ aliaj romanoj, filmoj kaj muzikaj verkoj prilaboris la temon. Inter alie la fantoma ŝipo "La Fluganta Holandano" ankaŭ aperas en la usona kineja filmo "[[Pirates of the Caribbean|Piratoj de la Karibio]]" 2 ([[angle]] ''Pirates of the Caribbean: Dead Man's Chest''), publikigita dum la jaro [[2005]]. En la unua filmo el la serio (''Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl'', 2003), cetere rolas alia, fikcia fantoma ŝipo kun la nomo „Black Pearl“, "nigra perlo".
 
Nuntempe "fantomaj ŝipoj" ofte estas la rezulto de trompa provo enkasigi asekuran rekompenson post ŝajnigita havario, aŭ rezulto de moderna [[pirato|piratado]]. <ref>[http://home.wanadoo.nl/m.bruyneel/archive/modern/gang.htm nuntempaj "fantomaj ŝipoj" (paĝo same angla)]</ref> Ekzemplo estas la sub flago de [[Panamo]] veturanta [[kargoŝipo]] „MV Tenyu“, kiu en la nokto inter la 26-a kaj [[27-a de septembro]] [[1998]] subite malaperis en la [[Malaka Markolo]], kun kargo de [[aluminio]] en valoro de ekvivalento al du milionoj da [[Eŭro]]j. Post trimonata internacia polica serĉo la ŝipo retroviĝis en la ĉinia haveno ''Zhang Jiagang'', trakonstruita ĝis apenaŭrekonebla nova silueto, nove pentrita kaj ekipita per nova nomo. <ref>[http://www.taz.de/index.php?id=archivseite&dig=2000/06/16/a0037 germanlingva gazeta artikolo pri la rabo de la kargoŝipo „MV Tenyu"]</ref>