Lohengrin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
 
== Literatura modelo ==
La literatura personaĵo[[rolulo]] de la kavaliro ''Loherangrîn'' aperas kiel flanka figuro en la lasta ĉapitro de la versa eposo ''[[Parzival]]'' de la mezepoka poeto [[Wolfram von Eschenbach]]. La kavaliro de la [[Sankta Gralo]] Loherangrîn, filo de la reĝo de la Sankta Gralo [[Parsifalo]], sur cigno estas sendita kiel subtenanto kaj gardanto al la dukino de Brabanto. Kondiĉo por tiu helpo estas, ke ŝi neniam rajtas demandi lin pri lia nomo. Kiam ŝi tamen demandas lin, li devas forlasi ŝin.<ref>[http://www.hs-augsburg.de/~harsch/germanica/Chronologie/13Jh/Wolfram/wol_pa16.html kronologia superrigardo pri la versa dramo ''Parzival'' (germane)]</ref> Richard Wagner prenis la figuron kaj ampleksigis la demando-malpermeson al la kerno de rakonto, kiu montras la interrilaton inter la [[ĝermanaj dioj]] kaj la jen ĝojanta jen suferanta homaro, kaj same la tension inter la frumezepoka [[kristanismo]] en Eŭropo kaj la antaŭa mondo de la [[ĝermanaj dioj]]. Samtempe li provas enplekti elementojn de la antikva helena [[tragedio]] en la rakonton.
 
[[Dosiero:Ortrud.JPG|thumb|left|150px|<center>la aktorino ''Doris Soffel'' en la rolo de Ortrud, kiu ruze klopodas disigi la paron Lohengrin kaj Elsa]]