Cao Xueqin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
portreto el komunejo
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:P1090582.JPG|tumb|250px|right]]
 
'''CAO XUEQIN''' [''caŭ ŝuejĉin''] "([[1715]] aŭ [[1724]]?-[[1763]]?) estis [[ĉina]] [[verkisto]], deveninta el riĉa familio parenca kun la imperiestro, sed poste pro malfavoro persekutata kaj ekonomie detruita. La verkisto, inspirita de siaj knabaj travivaĵoj en palaco dum feliĉaj jaroj de la imperiestra favoro, verkis romanon ''[[Ruĝdoma sonĝo]]'', kiu estas konsiderata ĉefverko de la [[ĉina literaturo]]. Temas pri travivaĵoj de knabo inter liaj 13-a kaj 18-a jaroj en granda palaco plena de ĉambroj, parencoj kaj servistoj (entute ĉirkaŭ 400 personoj), pri liaj ĉiutagaj aventuretoj kun servistinoj kaj parencinoj, pri liaj severaj patro kaj avino, pri lernejo, kaj tiel plu. La verko donas bildon de ĉina vivo kaj kulturo kaj impresas tiel forte, kvazaŭ la leganto ankaŭ estus loĝanto en la palaco. La libro estas ankaŭ alegorio de ĉina [[Budhismo]].
 
La verkisto sukcesis krei 80 ĉapitrojn, la lastajn 40 ĉapitrojn finverkis alia verkisto, kvankam estas multe da polemiko pri la identeco de la fininto. Tamen la tuto estas konsiderata kiel verko de CAO Xueqin. La romano aperis prese post la morto de la aŭtoro.