Ruĝecnuka paruo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Taksonomio korektita | koloro = pink | nomo = Ruĝecnuka paruo | dosiero =Rufous-naped Tit I IMG 7320.jpg |dosiero larĝo = 250px | priskribo de dosiero = Ruĝecnuka paruo en Kullu - …
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:07, 30 apr. 2009

Ŝablono:Taksonomio korektita

en Kullu - Manali Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato

La Ruĝecnuka paruo (Periparus rufonuchalis, iam Parus rufonuchalis), konata ankaŭ kiel Nigrobrusta paruoMalhelgriza paruo, estas specio de birdo de la familio de Paruedoj.

Tiu paruo estas indiĝena de okcidenta Himalajo, sed havas tre grandan teritorion, inklude Baraton, Ĉinion, Pakistanon, Turkmenion, Kirgizion kaj Afganion.

Tiu birdo, kiel aliaj de la sama genro Periparus, havas blankajn vangojn kaj tufecan nigran kronon, krom alian tre ampleksan nigran zonon en la gorĝo kaj brusto. La flugiloj kaj subaj partoj estas grizecaj kaj kiel distingilo havas kelkajn ruĝecajn zonetojn, kiel en ŝultro, komenco de subvosto kaj ĉefe en la nuko, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, krom la latina scienca nomo rufonuchalis, kio signifas same.

Ĝi estis iam klasita kiel Parus rufonuchalis (Gill et al., 2005).

Referencoj

  • Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo

Eksteraj ligoj